La Jarmilo de Virinoj

Per prava omaĝo al la homa estulo, kiu pro siaj multaj virtoj havas la naturdonon nin venigi al la vivo, mi apartigis pecojn de mia libro La Kapitalo de Dio, Eldonejo Elevação. Antaŭ ol ilin transkribi, mi volas reliefigi, ke plurmaniere eblas esti patrino, laŭ tio kion mi skribis en la gazeto Correio Braziliense, en 1987: eĉ kiam ne temas pri ia samsanga aminklino, ĉar ekzistas aliaj sublimaj manieroj tio esti, inkluzive naski grandajn realigojn favore al la Homaro. Mi esperas, ke vi ilin ĝuos.

Christina Wocintechchat/Unsplash

Rimarkinda estas la virina sentokapablo ankaŭ por la transcendaj aferoj. Celante la perspektivojn por la venontaj jaroj, kiam pro instinkto de ekzistado la konsciencoj povos montriĝi pli fekundaj pri ĉio, kio koncernas la moralan kaj spiritan altiĝon, mi — en pluraj okazoj kiam mi min turnis al la popolo, dum tiuj du tagoj, en la Templo de Bona Volo, en la sidejo de ParlaMundi de LBV kaj en la Placo Alziro Zarur*1, en Braziljo/DF (Brazilo), antaŭ la Ekumena, Arkitektura Ensemblo de Bona Volo — invitis tiujn, kiuj min privilegiis per sia estimo, en 2000, bonvenigi la Jarmilon de Virinoj.

heloneida.com.br

Heloneida Studart

Tiam mi atente spektis la intervjuon donatan al TV Bona Volo de la karmemora verkistino Heloneida Studart (1932-2007), kiu paroladis pri la elstara rolo, kiun Virinoj prenas sur sin rilate la plibonigon de la vivkvalito:

“Feminismo daŭre estas la sama, sed riĉigita de novaj postuloj. Parto el ĝi, precipe en la Unua Mondo, entreprenas nun lukton kontraŭ malriĉeco, kreskanta fenomeno, kiu, malsame al tio, kion antaŭe oni povus pensi, senkompate kaj kruele atingas multe pli la virinojn ol la virojn. La virinoj laboras hejme kaj eksterhejme kaj devas prizorgi en tuja momento, vidalvide, ĉiajn necesbezonojn de sia familio (...). Ili flegadas malsanan infanon, al kiu mankas kuraciloj, maltrankviliĝas pro tio, ke ili ne povas havigi vitaminojn al siaj idoj, nek havas rimedojn por aĉeti fruktojn, pliofte devas reguligi kontojn nepagitajn...

“UN prezentas statistikon montrantan ke malriĉa virino laboras pli ol viro, ĉar ŝi agas ĉe pluraj frontlinioj: en la hejmo, surstrate, en la entrepreno, fine, ili estas longtempe aktivaj ĉiutage. Ordinare, kiam ili eliras por la laboro, jam sin dediĉis du aŭ tri horojn al la servoj de la hejmo, kaj kiam ili tien revenas ankoraŭ havas plenumendajn taskojn. La ampleksigo de ilia spaco por libertempaj aktivadoj, kun malpliiĝo de ilia laborperiodo estas postulo de la nomata nova feminismo”.

Trafite, kara Heloneida.

Virino kaj la stabileco de la mondo

Neeble haltigi — konforme ankoraŭ nuntempe kelkaj kaŝintence volas — ilian elstaran kaj fruktodonan partoprenon en la diversaj sektoroj de la socio por ke la progreso plene sukcesu per belega kampanjo por elaĉeto de civitaneco, kiel prelegis d-ino Heloneida. Alvoko kompreneble inkludanta tiujn, kiuj administras la politikajn, registarajn agojn, ĉe kiuj estas gravega la renoviga stimulo de la Ekumena Spiritualeco, ĉar kontraŭe ĝia efikeco ne estos tia, kian sopiras la popola volo.

Virino, tiu flanko plej ĉarma de la Homaro, distingiĝas kiel la fundamento de ĉiaj grandaj faroj. Tio, kio fizike nin konsistigas, tio estas formita en ŝia ventro (...). Komponantoj de la virina sekso fariĝas pliinflua konsistaĵo por la postvivado de la bonaj idealoj. Stabilaj organizacioj kalkulas je firmstaraj virinoj. (...) Tie ĉi mi celas emfazi kiom esenca estas por la homa evoluo kaj por la planeda sekureco la misio de Virino (...) Niaj unuaj paŝoj cele al disvolviĝo de civitaneco estas gvidataj de ŝi, nin kondukante per la manoj. La monda stabileco komenciĝas en la koro de infano. Tial en LBV, de multaj jaroj, ni aplikas la Pedagogion de Amo *2.

Estas multo por lerni el nia proksimulo

En Tutmondigo de la Frata Amo*3, mesaĝo adresita al UN, en 2007, mi atentigis: Nun pli ol iam iĝas tiel necesega kunigi la strebojn de mediprotektantoj kaj iliaj kontraŭantoj, samkiel de laboristoj, entreprenistoj, ekonomiistoj, profesiuloj pri amaskomunikiloj, laboristoj el sindikatoj, politikistoj, militistoj, advokatoj, sciencistoj, religiuloj, skeptikuloj, ateistoj, filozofoj, sociologoj, antropologoj, artistoj, sportistoj, instruistoj, kuracistoj, lernantoj, dommastrinoj, familiestroj, barbiroj, manikuristoj, taksiistoj, stratbalaistoj kaj aliaj segmentoj de la socio, en tiu batalado kontraŭ malsato kaj protektado de vivo sur la Planedo. La temo estas drama kaj ĝiaj perspektivoj tragikaj. Pro la samaj kialoj urĝas la firmigo de iu ekumenismo kiu superas barojn, mildigas malamikiĝojn, starigas interŝanĝadon de spertoj kapablaj stimuli tutmondan kreemon, kiu konfirmas la valoron de socia kaj homa kunlaborado, kiel ekzemple ĉe popularaj kooperativoj, en kiuj virinoj ludas gravan rolon pro la fakto ke ili forte kontraŭstaras malŝparemon. Estas multo por lerni unuj de aliaj. Tute malsama vojo sendube estas tiu de perfortado, de brutaleco, de militoj, kiuj tra la mondo invadis hejmojn. Resume: kiam ne plu estos aroganteco aŭ antaŭjuĝoj, tiam eblos ĉiam ion justan kaj bonan ensorbi el ĉiuj eroj de tiu ĉi ampleksa “Arkeo de Noa”, kiu estas la nuntempa kompakta mondo.

Reprodução BV

Simone de Beauvoir

La franca verkistino kaj filozofino Simone de Beauvoir (1908-1986) mirinde sin esprimis:

“— Ne estas eĉ unu colo sur mia vojo kiu ne koncernas la vojon de aliulo”.

(...)

La miraklo de dommastrinoj

Ne estas plibona financisto ol familiestrino, dommastrino kiu devas prizorgi siajn idojn multefoje per eta buĝeto, farante verajn miraklojn pri kiuj ni ĉiuj estas atestantoj, disde la plej influa ministro pri Finacoj ĝis la plej simpla civitano. Ĉefe sur la ekonomia kampo, kiu ne povas fali en la gravan krimon agadi for de la spirito de Solidareco, estas baza la agado de Virino.

Divulgação

Mohammad Ali Jinnah

Mohammad Ali Jinnah (1876-1948), juristo kaj politikisto, fondinto de Pakistano, okaze de diskurso kiun li prezentis en 1944 ĉe Muslim University Union, substrekis:

“— Neniu nacio povos glore elstariĝi, escepte se virinoj kunestos flanke ĉe flanke kun la registaroj”.

La Animo de la Homaro

Por fini, mi prezentas al vi malgrandan tekston el alia paĝo “Virino ĉe la riparo*4 de la nacioj” kiun mi same sendis al UN, en nova oportuno, kaj estas de ĝi tradukita al ties ses oficialaj lingvoj okaze de la “51-a Kunsido pri la Situacio de Virino”, en 2007, en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. La evento ĉiam kalkulas je la ĉeesto de LBV, kiu sendas sian parolon de Paco al la delegitaroj en la mondo, kiel denove okazas ĉijare:

La rolo de Virino estas tiel grava, ke eĉ kun ĉiaj malhelpoj de la maskleca kulturo, neniu organizaĵo volanta postvivi – ĉu ĝi estu religia, politika, filozofia, scienca, entreprenista aŭ familia povas rifuzi ŝian apogon. Nu, favorata de la Dia Inspiro, Virino estas la Animo de ĉio, estas la Animo de la Homaro, estas la bona radiko, la bazo de la civilizacioj, la defendo de la homa ekzistado. Kia patrino dezirus vidi sian filon mortinta en milito? Ve al ni, la viroj, se ne estus la klerigitaj, inspiritaj kaj prilumitaj virinoj!

Divulgação

Charles McIver

Ĉi tiuj niaj asertoj trovas apogon en tiuj de la usona edukisto Charles McIver (1860-1906), kiu diris:

“— La pli ŝpara, facila kaj trafa vojo al la tutmonda edukado estas eduki la virinojn, tiujn kiuj iĝos la patrinoj kaj instruistinoj de la estontaj generacioj”.

Ni diru la veron: neniu viro realigos ion vere profitan favore al Paco se iel li ne kalkulos je la virina inspiro. Fakte, “se oni edukos viron, oni edukos individuon; sed se oni edukos virinon, oni edukos familion”. Ĝuste, McIver.

(...)
______________
*1 Placo Alziro Zarur — Iniciato de Paiva Netto kiu kalkulis je la kunlaboro de la Legiana Geparo Noys kaj Haroldo Rocha, nuntempe loĝanta en Portugalio.

*2 Pedagogio de Amo — Temas pri unu el la bazoj de la eduka propono (ankaŭ konsistigata per la Pedagogio de la Ekumena Civitano) kreita de Paiva Netto, kies metodologio estas sukcese aplikata en la instruada reto kaj en la sociedukaj programoj starigitaj de Legio de Bona Volo, en Brazilo kaj alilande. Ambaŭ “baziĝas sur la valoroj devenantaj de la Frateca Amo, kiujn surtere alportis pluraj iluminitaj homoj, precipe Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kiel certigas Paiva Netto. Laŭ la Pedagogio de Amo, la celo estas la ĝisdekjaraj infanoj, aligante senton al la disvolkapablo de la etuloj, tiel ke kareso kaj amemo plektiĝu kun ilia scipovo kaj vivkondiĉoj, inkluzive de ilia lerneja vivo. La Pedagogio de la Ekumena Civitano estas direktita al la edukado de junularo kaj plenaĝuloj, tiel ke ili decidu vivi laŭ la Ekumena Civitaneco, bazita en la tutplaneda Solidareco.

*3 Tutmondigo de la Frata Amo — Eldonita en Esperanto kaj en la portugala, franca, angla, hispana, itala kaj germana lingvoj, la revuo estis speciale alportita de Paiva Netto al la kunsido de High-Level Segment 2007, ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro (Ekosok) de Unuiĝintaj Nacioj — ĉe kiu LBV havas statuson de ĝenerala konsultanto —, realigita en Palais des Nations, nome la centra sidejo de UN en Ĝenevo (Svislando). Ĝi estis varme akcepitita de la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Ban Ki-moon, okaze de lia vizito al la eksponbudo de Legio de Bona Volo dum la evento. La sekretario prezentis sian apogon al LBV per subskribo de la kovrilo de la revuo kaj esprimis bondezirojn pri multe da sukceso al ĉiuj agoj entreprenitaj de la Institucio.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.