Kune batali kontraŭ teroro

Je la 19-a de aŭgusto 1982, okaze de eksterordinara, urĝa kunsido, pro granda kvanto da infanoj, kiuj viktimiĝis en la milito en Mezoriento, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj oficialigis la 4-an de junio kiel Internacian Tagon de Infanoj Viktimiĝintaj pro Agreso.

Per sia artikolo "Kaŝitaj Izabeloj", publikigita en la ĵurnalo "Folha de S.Paulo", je la 20-a de aprilo 2008, la batalema ĵurnalisto Gilberto Dimenstein prezentis konkludon post tute nova esploro farita de Federacia Universitato de San-Paŭlo, kiu ekzamenis la konduton de 800 familioj en la ĉirkaŭaĵoj de la ĉefurbo San-Paŭlo. Laŭ tiu analizo, la artikolisto elstarigis — "(...) la kaŝitajn Izabelojn, viktimojn de hejma perforto, kiuj pro sia kondiĉo socia kaj pro manko de punoj, ne transformiĝas en ĵurnalajn informojn".

Dimenstein plu skribis: "Kvankam la informoj estas ankoraŭ provizoraj, la esploristoj trovis, ke 20 procentoj el la infanoj estis viktimoj de batado, sufokado, piedbatoj aŭ brulvundoj, kio rezultigas lezojn aŭ ostorompojn. (...) Unifesp nuntempe pli profunde kolektas datumojn jam publikigitajn de Lacri (Laboratorio por Studoj pri Infanoj), de USP, surbaze de plej diversaj fontoj, kiel hospitaloj, leĝoprotektaj konsilantaroj kaj juĝejoj: de 1996 ĝis 2007, oni registris en Brazilo 49481 okazaĵojn de grava perforto kontraŭ infanoj, fare de familianoj, hejme. Dum tiu tempo, oni kalkulis, ke okazis 532 mortoj. Tiu institucio de USP supozas, ke denuncoj okazas pri nur eta parto el tiuj okazaĵoj. Tiu afero plej ofte malaperas pro kunkulpa silento."

(...)

Rajtoj de infanoj kaj adoleskantoj

Dum pli ol ses jardekoj, Legio de Bona Volo laboradas por bonfarto de familioj, aparte de infanoj kaj adoleskantoj sub risko de socia vundebleco, kaj ĝi neniam ĉesigis klarigojn faratajn laŭ la vidpunkto de ekumena spiriteco, ĉar kiel ni ofte substrekas, urĝas ekkoni spiritajn devojn por ke oni respektu homajn rajtojn entute, inkluzive de tiuj de viktimoj, ne nur tiuj de krimintoj.

Je la 14-a de majo 2008, LBV ĉeestis en Rio-de-Ĵanejro la Ordinaran Asembleon de Ŝtata Konsilantaro por Defendo de Infanoj kaj Adoleskantoj, organo sub la prezido de lia moŝta Ĉefprokuroro Siro Darlan. Portalo Bona Volo (www.bonavolo.com) informis: "Post saluto fare de reprezentantoj de Legio de Bona Volo, en tiu evento, d-ro Siro emfazis: ‘LBV estas malnova partnero, kiu proponas bonegajn servojn al la afero por infanoj kaj adoleskantoj en Brazilo. Ni scias, ke Legio de Bona Volo estas potenca kanalo de komunikado kaj agado (...). LBV estas altkvalita centro, precipe por civitaneco’. Tiutempe, la ĉefprokuroro invitis la institucion partopreni la celebrojn pri 18-a jubileo de Statuto de Infanoj kaj Adoleskantoj (ECA, komencliteroj en la portugala), kompletigita je la 13-a de julio 2008. ‘Ni emas alproksimigi nian kunlaboron kun LBV por celebri ne nur la 18 jarojn de ECA, kalkulante pri ĝia reto por disvastigi la Rajtojn de Infanoj kaj Adoleskantoj. Unu el la manieroj efektivigi demokratigon de rajtoj kaj de civitaneco estas respekti la fundamentajn rajtojn de la homo, kaj ni emas kalkuli pri tiu partnereco kun LBV’".

Jen ni havas antaŭ ni tiun defion. Al tiuj, kiuj eble trovas ĝin malfacile transpasebla, ni proponas ĉi tiun diraĵon de Jesuo: "Ĉe homoj tio estas neebla, sed ĉe Dio ĉio estas ebla" (Mateo, 19:26).

Pro tia grandega instigo, ni ĉiuj, mondcivitanoj, devas eklabori por ĉesigi tian teruregan ĥaoson.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.