Kara Anatole

Artikolo publikigita en la ĵurnalo O Sul [Sudo], en Porto Alegre/RS, Brazilo, en la rubriko Opinião [Opinio], je la 12-a/02/2007.
Reprodução BV

Anatole France

La saĝa Anatole France (1844-1924) estis senindulga kritikisto de kutimoj kaj de siatempa socio. Li obstine kontraŭbataladis la maljustaĵojn, kiujn li vidis, kiel ekzemple la insidon kontraŭ kapitano Alfred Dreyfus (1859-1935). La juddevena franca militisto fariĝis viktimo de unu el la plej grandaj juĝeraroj en la nuntempa historio. Li estis perfide akuzita transdoni sekretajn informojn al germanoj, per skribmaniero apenaŭ simila al lia skribmaniero. Pro tio, oni lin ekzilis en Insulon de Diablo, kiu situas ĉe la marbordo de Franca Gujano. Diskutoj pri tiu afero longe daŭris, ĝis la kapitano estis tute senkulpigita, en 1906. Tuj poste, li revenis en la armeon kaj partoprenis en la Unua Mondmilito, kiu komenciĝis je 1914 kaj daŭris dum kvar jaroj. En 1918, li estis promociita kiel leŭtenanto-kolonelo de la rezervistaro, kaj post unu jaro oni elektis lin kiel oficiron de Honorlegio. Kiel Rui Barbosa (1849-1923), same Émile Zola (1840-1902) estis radikala defendanto de Dreyfus.

Konsciencoj dediĉitaj al Paco

Reprodução BV

Alfred Dreyfus

Naŭzita de la indiferenteco, kiun li rimarkis ĉirkaŭ si, flanke de koroj, en kiuj devus stari konkordo, Anatole skribis, ke "universala paco iam realiĝos, ne pro tio, ke la homoj estos pli bonaj (oni ne esperu tion), sed pro tio, ke nova ordo en la mondo, nova scienco, novaj ekonomiaj bezonoj nepre devigos la starigon de paca stato, same kiel iam, antaŭe, la kondiĉoj mem de ekzistado starigadis kaj plu daŭrigadis la militan staton.”

Mia kara Jacques-Anatole-François Thibault (lia vera nomo), kun via densa humanista kono — flankenlasinte per via konata poeziemo la ĉagrenojn al vi kaŭzitajn de la komentoj de ia societo, kiu moviĝas ĉirkaŭ terura egoismo —, via brila, senmorta spirito nepre komprenos, ke por ne fariĝi ia konstanta turmento por la popoloj, la mondo bezonas homajn konsciencojn dediĉatajn al Paco. Sekve, animojn prilumitajn de racio, de justo, sed ankaŭ de Amo, kiu estas sinonimo de Karito, tiel ke ekzistu iu "nova socia ordo, ia nova scienco” , por ke "universala paco” "iam” realiĝu. Limigita analizo de homaj, politikaj kaj sociaj faktoj laŭ limigita surtera kompreno pri Spaco kaj Tempo emas montri, eĉ al plej sagacaj cerboj, ian misfokusan, do senesperigan sociologian perspektivon pri la faktoj. Tamen, ekzistas io plia, ĉefe oni menciu la ekziston de Universala Leĝo, kiun oni nomas pri Kaŭzo kaj Rezulto, kiu regas la destinojn sur Tero. Pro tio, estas tre grave kompreni tiujn diajn leĝojn, kiuj repektas nian rajton je libera decido, donas al ĉiu homo laŭ lia propra merito, laŭ leĝo de Reenkarniĝo — kion respektinda sacerdoto difinis kiel "la Juĝosistemon de Dio”. Sen evoluado de homa sento, ĉiu ajn propono pri paco certe stimulos skeptikismon ĉe inteligentaj homoj kiel vi mem.

Ne timu lupon

Reprodução BV

William Ralph Inge, Sankta Aŭgusteno kaj Honoré de Balzac.

William Ralph Inge (1860-1954) atentigis ke, "vane ŝafidoj proklamos vegetarismon, se lupo daŭre kontraŭas”. Tamen, oni ne povas antaŭeniri, daŭre timane tiun kastreman tendencon rilate niajn iniciatojn, ĉar urĝas. Ankoraŭ estas multaj homoj, kiuj emas bruligi la mondon, kiel iu nova Nerono (37-68). Por iri antaŭen, necesas ne timi la lupon, sed surmeti armilojn de pacienco kaj obstino kaj fortikigi la animon en danĝeraj momentoj, same kiel, ekzemple, en ĉi tiu petego de Sankta Aŭgusteno (354-430): "Ho Dio! Permesu, ke la brilego de Via Lumo prilumu la plej kaŝitajn partojn de mia koro” (...). Preĝado trankviligas kaj fortikigas la spiriton. Tiel, ĝi heligas la menson, por ke ĝi konceptu praktikajn procesojn por superado de ĉia malfacilaĵo. Bonvolu noti, kara Anatole, ĉi tiun lecionon de via sampatrujano Honoré de Balzac (1799-1850), aŭtoro de "La Homa Komedio”: "Ĉiu potenco konsistas el pacienco kaj tempo”. Paco regos en ĉi tiu Planedo nur kiam la Homo fine komprenos kaj akceptos, ke ĝi povos ekaperi nur en la sublimiĝintaj koroj. Ĉio cetera estas konata: forte raciaj ideologioj, nuntempe tute laŭmodaj, kies ĝeneralan konsekvencon vi bone konas: multe da espero kaj nekontentiga rezulto. Urĝas do kunigi cerbon kaj koron.

 

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.