Eta homĉelo

La 28-an de julio 2014: antaŭ 100 jaroj eksplodis la Unua Mondmilito!

Necesas konstante atenti pri la okazaĵoj, eĉ se plej malgrandaj, ĉar ili povas fariĝi grandaj. Antaŭ la vasteco de la mondo, unu Homo estas etaĵo, sed kiel grava li estas; sekve, ankaŭ liaj faroj. Mi uzas kiel ekzemplon la Unuan Mondmiliton.

Vidu ĉi tion.

Kiu murdis, je la 28-a de junio 1914, la arkidukon Francisko Ferdinando kaj lian edzinon Sofia, kio eksplodigis, kiel preteksto, el Serbujo, el la eta Serbujo, la Unuan Mondmiliton? Li estis studento. Nome, unu eta homĉelo. Tio ne signifas, ke mi malvalorigas lin kiel Homon, sed mi devas fari komparon. Oni uzis lin kiel eksplodigilon. Tion ni devas ne permesi, ke oni faru al ni. Li estis juna studanto, Gavrilo Princip (1894-1918). Li murdis la heredinton de la aŭstrahungara imperio, en Sarajevo. Ni do havis la Unuan Mondmiliton, kiun multaj homoj konsideris kiel tiun, kiu estingos ĉiujn aliajn, kiel deklaris Georges Clemenceau (1841-1929), Ĉefministro en Francujo, tiutempe. Li reprezentis ĝin ĉe la Traktaĵo, subskribita ĉe la Galerio de Speguloj en Palaco de Versailles, konstruita de Ludoviko la XIV-a (1638-1715), la Suna Reĝo, kaj ankaŭ ĉi tiu senlumiĝis, ĉar li estis homa. Tiu dokumento decidis pri la disdivido de la restaĵoj de Germanujo submetita en la jaro 1918 kaj determinis, ke ĝi pagu altkostajn monpunojn al la venkintoj.

Diversaj analizistoj observas, ke la Traktaĵo estis tro severa kaj tro multe subpremis la germanan popolon, kaj lasis ĝin sub la influo de iu ajn aperonta aventuristo. Ĉi tio favoris la malfeliĉan ascendon, al politika povo, de la patosa Adolf Hitler (1889-1945), nomo pri kiu ni devas ne longe priparoli... Tamen, sufiĉas rememorigi, ke li satigis naŭzan rasismon kiel ŝtatan idelologion. La sekvon oni scias, ĉar rasismo kontraŭ unu homo iam certe fariĝos rasismo kontraŭ ĉiuj. Li tiregis popolojn, inkluzive de Brazilo, al la Dua Mondmilito (1939-1945), kiu masakris milionojn da homoj. Miaopinie, la "Führer" trovus iun ajn motivon por militi. Sed neniu rajtas tro multe perforti venkiton (tiuokaze temas pri Germanujo, en 1918). Por administri venkon, necesas speciala talento. Jen alia detalo: la ombreca Adolf alprenis la potencon per malplimulto da voĉdonoj, uzante plurajn artifikaĵojn, eĉ kontraŭ Marŝalo Hindenburg, li detruis la malfortan Respublikon Weimar kaj fariĝis senkontesta diktatoro. Li estis ia strategiisto, kiel supozas iuj homoj.

Nepre ne okazu denove en la mondo alia alpreno de potenco, fare de monstra gvidanto. Oni ne permesu, ke denove la serpento, kiun anoncis la Apokalipso*1, levu la kapon, kiu ajn estos la kredo, nekredo aŭ ideologio, kiun ĝi eventuale montros. Ni devas mencii ankaŭ la fakton, ke ĝi ne prezentas sin nepre per spektakla maniero. Ĝi estas insida, entrudiĝema, sagaca. Ĝi lerte trompas. Pro tio ĝi aspektas kiel serpento, en Apokalipso, 12:9: "Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; ĝi ĵetiĝis sur la teron, kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi."

Sekve, ia ajn "eta" ago, kiel tiu de la malfeliĉa Gavrilo, kiu siaopinie estis patrioto, povas reeĥiĝi tutmonde. Ne nur la propraj registraraj agoj falas sur nin, kiuj staras sur la kampo, ĉie. Ne! Ankaŭ niaj faroj, eĉ plej etaj, reflektiĝas "alten". Kolektivo estas ni ĉiuj, multoble. Tio estas kvazaŭ ŝarado, kiu postulas solvon, ia implikaĵo de destinoj, kiu starigas ne ĉiam agrablajn vojojn.

Al la Kreanto, ĉiuj Liaj kreaĵoj estas gravaj. Urĝas, ke tiuj, kiuj influas la mondon komprenu, ke la Homo estas Dia Riĉaĵo, Kapitalo de Dio, antaŭ ol fariĝos tro malfrue. Ni memoru malnovan proverbon: "Stangeto renversas poton."

La Popolo devas edukiĝi, intelekte kaj spirite, por ke ĝi povu pli bone influi sian propran destinon. Se la popolo edukiĝas kaj ekumene spiritiĝas, tiam ĝi ekscios, per Paco, sin defendi dum la Tria Jarmilo.

_______________________
*1 Apokalipso – Lasta libro en la Sankta Biblio. Paiva Netto estas fakulo pri tiu temo, li esploris ĝin dum pli ol 40 jaroj kaj publikigis faman kolekton "Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj", kiu konsistas el la verkoj La Profetaĵoj sen mistero, Ni ĉiuj estas Profetoj, Apokalipso sen timo kaj Jesuo, la Dia Profeto. La tuto jam vendiĝis je pli ol 2 milionoj da ekzempleroj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.