Adopto kongruas kun koro

Fonto: Ĵurnalo “A Tribuna Regional”, el la urbo Santo Ângelo/RS (Brazilo), eldono de la 2-a kaj 3-a de Junio 2012.

La sankta kapablo por patrineco, kiun oni bele esprimas ankaŭ per la ago adopti filon, devas inkluzivi amon kaj estimon egale, inklude.

Reprodução BVTV

Mônica Natale de Camargo

Tiun gravan temon oni diskutis en TV Bona Volo, en la programo Solidara Socio. Tiuokaze, la prezentanto kaj bakalaŭro pri Sociaj Sciencoj Daniel Guimarães intervjuis Mônica Natale de Camargo, plenum-administranto de Apog-Grupo por Adopto en San-Paŭlo (Gaasp), en Brazilo.

Ŝanĝo en tendenco

shutterstock

Kalkuloj montras, ke por ĉiu infano en la vico por adoptiĝo ekzistas ses dezirantaj geedzoj aŭ individuoj. Mônica Natale klarigas: “Ni ankoraŭ havas la tendencon al profilo. Kion deziras la plej multaj adoptodezirantoj? Ili ĝenerale deziras malpli grandajn infanojn, bebojn, blankhaŭtan aŭ sam-etnajn. Kaj la disponeblaj infanoj ĝenerale apartenas al grupoj de fratoj kun pli alta aĝo, kaj kelkaj havas specialajn bezonojn. Do, kion oni devas fari? Ŝanĝi tiun tendencon ĉirkaŭ adoptado. La deziranto devas kompreni, kiu estas la reala situacio de nia lando, kaj ekrigardi ameme al tiuj infanoj, ŝanĝi tiun koncepton pri filo ideala al filo ebla”.

For de ni antaŭjuĝo

Alta sento pri homamo devas sidi en la koro de la homoj, kaj ne lasi lokon al antaŭjuĝoj. La administranto de Gaasp montras tion, kion oni povas fari: “Unue, pli vastan diskonigon pri tio, kio estas adopto, komprenon pri tio, kion signifas adopti, kion signifas filo en onia vivo. Tio estas grava! La tendencon en adoptado oni devas ŝanĝi, jes, per TV-programoj kiel ĉi tiu, en kiu oni diskutas, en kiu oni parolas pri tiaj bezonoj.”

Tiu temo efektive meritas pli atentan rigardon, flanke de ĉiuj homoj, ĉu de publikaj strategioj, ĉu de la socio. Estas fundamenta rajto de ĉiu infano havi familion, kiu protektas, amas kaj respektas ĝin.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.