Templo de Dia Ekumenismo

Alvenas la tempo, kiam ni ĉiuj komprenos la gravecon de praktikado de ia fruktodona kaj frata interrilato spirita, socia, religia, politika, scienca, filozofia, sporta, k.t.p.. Tio estas afero de strategio por postvivado, kiu trovas en Ekonomio de Spirita kaj Homa Solidareco nemalhaveblan fundamenton. Mi insistas pri tiu vojo ekde la jardeko post 1980, kiam mi defendis tiun tezon per la ĵurnalo Folha de S.Paulo. Ĝi estas solvo kongrua kun la Homaro, kiu bezonas homecan sintenon al si mem.

Por ke ni venku, mi konsideras tre utile, ke ni aŭskultu, en niaj Animoj, la Inspiron de Dio, aŭ — por tiuj, kiuj ankoraŭ ne trovis la Ĉielan Patron — atenti pri la prudento de Paco. Cetere, per instinkta maniero, la homoj ĉiam serĉas kiel modelon ian Superan Sperton.

Kun la celo same kontentigi tiun deziron, mi fondis en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, je la 21-a de oktobro 1989, la Templon de Bona Volo (TBV). En la libro Meditadoj el la Animo (2003), mi elstarigis kvar pilierojn, kiuj gvidas niajn agojn: Senlima Ekumenismo, Totala Ekumenismo, Ekumenismo de la Koroj kaj Dia Ekumenismo.

João Periotto

Hodiaŭ mi prezentas al vi tion, kio estas la fundamento de TBV je ĝia manifestiĝo kiel Templo de Dia Ekumenismo. Temas pri la kontakto socio-spirita inter la homo kaj lia Kreinto. (...) Sekve, mi parolas pri universaligo de la Homo, kiu integriĝas en sian diecan devenon, kaj fariĝas Vertikala Homo, tio estas, Spirita Homo, aŭ eĉ pli: Homo-Spirito. Tio estas la fino de la superregado de materio, pro la nura kaj simpla kompreno, ke ĝi ne ekzistas (ĉar atomo mem havas malplenaĵojn). Pro tio mi jam asertis antaŭe, ke materio estas ankaŭ Spirito.

Aparecida Liberato

Leilla Tonin

Aparecida Liberato

Dum vizito al la Eduka Ensemblo Bona Volo, en San-Paŭlo/SP, Brazilo, nia amikino Aparecida Liberato, brazila numerologiisto kaj verkisto, komentis sian viziton al la Templo de Paco kaj ĝiaj 25 vivojaroj, tiutempe, kiam ni celebris la Arĝentan Jubileon de la Piramido de Benataj Animoj, de Lumaj Spiritoj: “Tiu estis unu el la plej nekredeblaj momentoj, kiujn mi pasigis. Tiu Templo havas tutan historion kaj ligiĝon kun numeroj. Ĝi estas loko, kiu akceptas ĉiujn homojn. Mi memoras, ke mi iradis laŭ la Spirala vojo, kaj kiom longe mi sukcesis retroiri en mia pasinteco, kaj pensadi pri mi mem, forigi el mi ĉion, kio ne estas al mi bonfara. Kiam mi venis al la fino, mi estis malpeza kaj inspiroplena! Mi gratulas al TBV, al Paiva Netto kaj al tiuj mirindaj homoj, kiu staras en la tuta mondo kaj kundividas tiun valoron de frateco!”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.