Serĉe de ekvilibro

Shutterstock

Nuntempe, pli ol iam ajn, estas nemalhaveble, ke oni travivu Solidaran Dian Amon, ĉar tiu estas la sola, kiu povas forigi de sur la Tero malluman krimadon, mizeron kaj doloron, kiam oni komprenos kaj plenumos ĝin laŭ ĝia tuta kompatpovo, laŭ ĝia tuta justecosento, sekve plej efike, ne nur flanke de Religio, sed ankaŭ flanke de Politiko, de Scienco, de Ekonomiko, de Arto, de Sporto, de internaciaj rilatoj, de plej simpla laboristo kaj de plej elstara publika homo.

Divulgação

Don Johano Bosco

Fakte, la homo, ĉu konscie aŭ ne, instinkte serĉadas ekvilibron, kiu nur povas alveni per la praktikado de Frateco, tiu granda forgesito ― kiel bedaŭris Don Johano Bosco (1815-1888) ― el la trilogio de la Franca Revolucio (Liberté, Égalité, Fraternité), des pli ke ĝia pozicio estas la lasta en la reforma slogano, kaj tamen ĝi devus okupi ties frontan lokon. Pro tio okazis tio, ke tiom da homoj estis senkapigitaj. (...)

Arquivo LBV

Victor Hugo

Ne senkiale la inda verkisto Victor Hugo (1802-1885) diris: “Sen Frateco ne eblas Paco”.

Nur per toleremo oni konstruas Pacon

D-ro Bezerra de Menezes

La inspiroplena franca poeto estas tute ĝusta. Sekve, ni ne flankenlasu praktikajn paŝojn por la konstruado de tia nova kaj frateca socio, ĉar kiel esprimas la Spirito D-ro Bezerra de Menezes (1831-1900), per la mediuma skribo de Chico Periotto: “Paco, la tre dezirata Paco, estas ĉies revo, en la Spirita Mondo kaj sur la Tero. Nur per toleremo oni konstruas Pacon. Estas neeble pensi, ke la vojo de milito, de malamo kaj de perforto povus krei veran Pacon. Sed la mondo iras neantaŭvideblajn vojojn. Sekve, estas vere grave, ke ni praktiku la vojon de Ekumenismo kaj de kunfratiĝo inter la nacioj”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.