Mesaĝo al Garcia

Fonto: Ĵurnalo “O Sul”, eldono de la 2-a de julio 2007, Lunde. | Aktualigita en 2017

 

Divulgação

Elbert Hubbard

Kelkaj legantoj, kiuj honoras min per sia pacienco, petis, ke mi prezentu la rakonton de Elbert Hubbard, kiun mi publikigis en la unua volumo de la verko Brazilo kaj la Apokalipso (1984). Temas pri la paĝo “Mesaĝo al Garcia”, nome elokventa invito al tiuj, kiuj plendadas pri la stato de la mondo, kaj tamen restadas sidantaj sur sia sofo, por ke ili alprenu pli fortan decidemon. Jen estas la mesaĝo:

“Unu homo elstaras super la horizonto de mia memoro kiel la planedo Marso dum sia rondirado ĉirkaŭ la suno.

“Kiam eksplodis la milito inter Hispanujo kaj Usono, tre gravas al Usono  rapide komuniki kun la estro de la ribelantoj, Garcia, pri kiu oni sciis, ke li troviĝas en iu fortikaĵo, interne de la kuba kamparo, sed neniu scipovis indiki precize kie. Estis neeble kontakti lin per poŝto aŭ telegrafio. Tamen, la prezidento devis certiĝi pri lia kunlaborado, kaj kiel eble plej urĝe. Kion fari?

General Garcia (dekstre), kaj Rowan.

“Iu homo atentigis: ‘Ekzistas homo nomata Rowan; se iu kapablas trovi Garcia, tiu estas Rowan’.

“Oni venigis Rowan antaŭ la prezidenton, kaj ĉi tiu konfidis al li leteron, kun la komisio transdoni ĝin al Garcia. Tiu homo, Rowan, prenis la leteron, metis ĝin en akvoimunan koverton, ligis ĝin al sia brusto, kaj post kvar tagoj elsaltis el barko senplafona, en malfrua nokto, ĉe la marbordo de Kubo, penetris la arbaron kaj post tri semajnoj ekaperis aliflanke de la insulo, post piedirado sur danĝera lando, kaj transdonis la leteron al Garcia ― kaj pri la maniero, kiel li tion faris ne indas detale priskribi ĉi tie. La punkto, kiun mi volas emfazi estas ĉi tiu: Mac Kinley donis al Rowan leteron adresitan al Garcia; Rowan prenis ĝin kaj eĉ ne demandis: ‘Kie li estas?’

“Hosana! Jen estas homo, kies busto meritas esti muldata per senmakula bronzo, kaj lia statuo metita en ĉiun lernejon en nia lando. Ne la librecan saĝon bezonas nia junularo, nek simplan instruadon pri aferoj. Ĝi ja bezonas pli fortan vertebraron por povi sin montri alte en plenumado de ĉiu posteno; por agadi diligente; por plenumi la taskon; unuvorte, por alporti mesaĝon al Garcia.

“Generalo Garcia jam ne apartenas al ĉi tiu mondo, sed troviĝas aliaj Garcioj. Al neniu el ĉi tiuj, kiuj strebas antaŭenigi entreprenon dependantan de la helpo de multaj homoj, mankas momentoj de vera malespero, fronte al la idioteco de granda kvanto da homoj, fronte al la nekapablo aŭ manko de preteco koncentri la menson je certa tasko kaj plenumi ĝin.”

“Amu unu la alian”

Arquivo BV

Gandhi 

La Nova Ordono de Jesuo, Leĝo de Tutmonda Solidareco ― “Vi amu unu alian, kiel Mi amis vin. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj.” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35) ―, estas iaspeca Mesaĝo al Garcia, direktita al milionoj da ankoraŭ morale surdaj homoj, aŭ amantoj de lex talionis (taliona principo). Prave diris Gandhi (1869-1948), en momento de angoro: “Okulon pro okulo, kaj la Homaro fine estos blinda”.

Ni kredas pri Amo kaj pri Justeco, sub la lumo de la Nova Ordono. Tamen, ni neniam predikas favore al akomodiĝo. Necesas starigi Esperon sur ĉi tiu mondo, la Pacon de Dio, trankvilecon kaj sekurecon por la Spirito, kiun apenaŭ tuŝas la internaciaj konsentoj, ĝenerale obeantaj disajn interesojn, fontojn de multaj konfliktoj. Sed la homo fine alvenos tien... Pro ia sana obstino daŭre loĝi sur la Tero, li akiris paranormalan kapablon postvivi plej akutajn krizojn en sia Historio, tiel ke li ĉiam transdonas, en la ĝusta momento, kiam ĉio ŝajnas perdita, sian Mesaĝon al Garcia.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.