La deveno de LBV

Pere de la Solidara Laborgrupo de Legio de Bona Volo en Eŭropo, mi ricevis raran ekzempleron de la gazeto “La Kristano”, de la 31-a de januaro 1950. Temas pri numero celebranta la 58-an datrevenon de tiu oficiala organo de Unio de Evangeliaj Kongregaciaj kaj Kristanaj Eklezioj de Brazilo. Ĝi enhavas artikolon sub la titolo “La Valoro de Kunlaborado”, subskribitan de Salustiano César, Evangelia Pastoro, kiu dokumentas la naskiĝon de LBV, kreita de Alziro Zarur (1914-1979), je la 1-a de januaro 1950. Jen mi montras kelkajn pecojn por historia registro:

“La Valoro de Kunlaborado

“... Ĉar ni estas kunlaborantoj kun Dio...
(Apostolo Paŭlo, I Korintanoj, 3:9.)

“Ankoraŭ multajn aferojn en la kristana vivo oni ne sufiĉe elmontris, koncerne la evangelian potencon. Kunlaborado estas unu el tiaj, tiel ke se oni pli bone konceptos ĝin, ĝi liveros novajn vojojn por rimarkindaj realigoj.

“Ni sentas, ke estas necese paroli pri kunlaborado, sed ne tiel, kiel oni ĝenerale faras, per aranĝado de ornamitaj vortoj, kun stileleganteco. (...)

“La valoro de kunlaborado estas nedubinda en la ekzisto de entreprenoj plej indaj je famo. (...)

“En la nuntempa socio oni trovas faktojn, kiuj konsistigas efektivajn defiojn al la kristana popolo. Je la 7-a de la kuranta monato januaro, speciale invitite kiel Protestanta Pastoro, mi partoprenis tre interesan kaj mirindan kunsidon ĉe la konstruaĵo de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj, kie kunlabora spirito, en maniero tute grandanima, karakteriziĝis per reprezentiĝo de grupoj da homoj de malsamaj kredoj kaj filozofiaj skoloj. Nian paroladon bazitan je Romanoj 12 oni aŭdis kaj eksterordinare aplaŭdegis, flanke de oratoroj Izraelida, Pozitivisma, Esoterisma, Spiritista, Romkatolika, Liberpensa. Treege impresa estis tiu solenaĵo, kun la precipa celo kunigi ‘homojn de Bona Volo’ favore al tiuj, kiuj restis marĝene de la vivo. Tiucele, oni organizis ‘Legion de Bona Volo’, kiu prizorgos ‘sen antaŭjuĝoj’ ĉiujn, kiuj suferas en siaj dolorlitoj, en siaj hejmoj aŭ inter la muroj de hospitaloj.

“Kia leciono veninta de Dio! (...)

“Ni agadu en la spirito de la Parolo de Dio, kiu diras:

“Kore amu unuj aliajn, per frata amo, kaj honoru vin reciproke.

“Ne estu malrapidemaj en prizorgado: fervoru en spirito, servante la Sinjoron.

“Interparolu kun la Sanktuloj laŭ viaj bezonoj, tenu gastamon’”.

Rememore pri ABI
Efektive, la revuo Bona Volo n-ro 1, de la monato julio 1956, paĝo 5, ankaŭ elstarigas la figuron de pastoro Salustiano. Kaj jen ĉi tie mi laŭmerite omaĝas la karmemoran Alziro Zarur. Per la forto de sia kuraĝo, li antaŭenpuŝis per sia ekumena predikado la senton de religieca solidaremo de la popolo. Je la 7-a de januaro 1950, ĉe Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI), en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Zarur gvidis, en la unua oficiala kunsido de LBV, la Brigadon de la Kunfratiĝintaj Religioj, en kiu li avangarde pledis por interreligiaj rilatoj. Ĉio tio okazis post pluraj preparkunsidoj en tiu sama loko, dum la monatoj oktobro, novembro kaj decembro 1949, ĉe la direktorejo de tiu prestiĝa Asocio. Ni vidu la historian tekston en la revuo “Bona Volo”: “La Brigado de Kunfratiĝintaj Religioj komenciĝis je la 7-a de januaro 1950, ĉe la Konsilantara Salono de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI), kaj tiam paroladis sep oratoroj: Teles da Cruz, katoliko; Murilo Botelho, esoteristo; Leopoldo Machado, spiritisto; Eugênio Figueiredo, liberpensulo; Pastoro Salustiano César, protestanto; Samuel Linderman, judo; Ascânio de Farias, pozitivisto. Alziro Zarur, Prezidanto de Legio de Bona Volo, gvidis la memorindan sesion.”

Cetere, je la 7-a de aprilo, la centjara Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kompletigos unu plian naskiĝjaron en heroa agado en nia lando. Gratulon, ABI! Saluton al la nobla d-ro Maurício Azêdo, prezidanto de Domo de Ĵurnalistoj.

Al Kristo, decideme.
Por fini la hodiaŭan kolumnon, mi dediĉas al miaj paciencaj legantoj versojn, kiujn mi aŭdacis verki en Bonaero, Argentino, ĉe Placo San Martín, en la jaro 1996, en momento de granda defio:

La vivo pasas,/ Doloron lasas,/ Kaj vundas koron./ Sed la Fido varma,/ Al Animo larma/ Indikas la vojon/ En la Fervoron./ Per spirita obstino,/ En Dia sino,/ Forte ĝi staras./ Kaj ĝi marŝas forte,/ Kaj firme, bonsorte,/ Al Kristo, fideme,/ Kaj decideme!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.