Tago de Patroj kaj kartezia geometrio

   

Tago de Patroj nin kondukas al frata respekto al tiuj, kiuj akceptis nin kiel idojn sur la Tero kaj same pensigas nin pri la deveno de ĉio en la universo. Kaj je ĉiu malkovro ni eksentas, kiom da lernotaj aferoj ankoraŭ restas. Pro tio, ĉiu pensulo devas tenadi plej grandan respekton al la naturaj leĝoj. Koncerne tion, en la verko "Profetaĵoj sen Mistero” (1998) mi komentas pri la vojoj por plibonigo de la homa kapablo konkeri novajn horizontojn.

Lernejo evoluigas inteligentecon, rezonkapablon, teknikajn informojn, sed saĝo troviĝas super ĉio tio. Ĝi estas ia ĉiela lumo, kiu povas malsuprenverŝiĝi sur religiulojn kaj ateistojn, sendistinge. Malmulte utilos al vivanto en la Tria Jarmilo, kiu nun edukiĝas, se li diplomiĝos ĉe respektindaj universitatoj sed ne kapablos regi sian koron, ĉar jen tia estas de longe la tragika situacio de la mondo. Kion taŭgos al li (kaj al la socio), ke li fariĝos bonkompetenta profesiulo sed ne konos la etikon stariĝi kiel bonkora profesiulo? Jen kial ni bataladas por edukado kaj kulturo kune kun agado, kiu klarigas pri ekumena spiritualeco.

Vivian R. Ferreira
Divulgação

Cetere, kiel dirus Pietro Ubaldi (1886-1972), por ke oni faru "Grandan Sintezon” inter lumoj de inteligento kaj suno de spirita kono, LBV antaŭeniras por venigi al klasĉambroj – kiam ĝi firmigas Pedagogion de Ekumena Civitano, aŭ de Solidara Civitano, en siaj elementaj kaj mezgradaj lernejoj – kapabligon por etika distingo, cele al eterna vivo. Kaj same grave: tia Pedagogio aplikiĝas al la defioj de la surtera vivo. Ni uzu ĉi tiun ekzemplon: kiel ĉe kartezia geometrio, estas esence grave, ke oni faru, ke edukado de la menso (akso de "x”: horizontala streko) renkontu saĝecon, kiu devenas de plej altaj niveloj de Dia Saĝo, kiu estas Amo (akso de "y”: vertikala streko). Saĝulo komprenas kaj utiligas la cerbon, la inteligenton, la teknikan aŭ specifan lernadon favore al homoj. Nu, ekzistas tiom da tre inteligentaj homoj, kiuj fiagadas en ĉi tiu planedo! Ĉu estas saĝa tiu, kiu damaĝas sian similulon? Ne! Ni do akiru al ni Saĝecon kun Jesuo, kiu, estante kunaŭtoro de ĉi tiu mondo, lavis la piedojn de Siaj fratoj, laŭ la raporto de Johano, 13:1 ĝis 20. Jen la ĝusta vojo por ke lumu la spirito sub helo, kiu ne lasas ombrojn: tiu de Dio.

Bona Volo en lando de Zamenhof

Divulgação

Portalo Bona Volo (www.bonavolo.com) informas, ke celebre pri la 150-a jaro post la naskiĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto, la urbo Bjalistoko, en Pollando, akceptis, de la 25a/7 ĝis la 1a/8 2009, la 94-an Universalan Kongreson de Esperanto, kies ĉeftemo estis "Krei paca ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiaŭ”.

LBV partoprenis la renkonton, kaj same kontribuis per lanĉo de la 65-a eldono de revuo BONA VOLO. Tiun eventon alvenis reprezentantoj de 61 landoj por diskuti pri la sukcesoj, celoj kaj defioj de organizoj, asocioj kaj movadoj, kiuj disvastigas la internacian lingvon.

Per intervjuo al BONA VOLO, la kuracisto, tradukisto kaj vicprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (BEL), Paulo Sergio Viana, asertis: "Mi kun plezuro legas kaj tradukas la tekstojn de LBV. Tio estas por mi honora laboro. Ĝia idearo mirinde kunligas idealismon al praktiko. LBV trovis vojon tre oportunan, pri kies taŭgeco neniu bonintenca homo dubus: solidareco super kredodetaloj; homamo super harfendaj fidodiskutoj; edukado kun morala stimulado; socia apogado kun digno kaj respekto”.

Vivian R. Ferreira

Paulo Sergio Viana  

Kaj dum la 43-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Fortaleza/CE, en la pasinta jaro, d-ro Paulo diris al Super-RBV de Komunikado: "Kiu partoprenas la Esperantomovadon, same kiel tiu, kiu partoprenas la agadon de LBV, scias, ke nia celo estas: egaleco, frateco, harmonia etoso inter ĉiuj homoj, sendepende de etno, religio, sekso, politiko kaj aliaj kulturaj influoj”.

Dankon, d-ro Paulo, por viaj vortoj.

La ligo inter LBV kaj Esperanto venas de la tempo, kiam ĝi malfermis siajn pordojn, en 1950, kiel registris la inaŭgura eldono de revuo Bona Volo, en julio 1956, per kiu oni elstarigis ĝiajn celojn de aŭtenta frateco, laŭ ĉi tiu difino de Alziro Zarur (1914-1979): "LBV estas la Esperanto de la religioj, same kiel Esperanto estas la LBV de lingvoj”.

Vivu Zamenhof! Vivu Jesuo!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.