Spirita inteligenteco

Vivian R. Ferreira

 Paulo Parisi

Cerbumante pri la respondeco de gepatroj kaj edukistoj koncerne solidan, homan, etikan kaj precipe spiritan formiĝon de infanoj, mi rememoris tion, kion, je la 10-a de oktobro 1981, mi diris al itala ĵurnalisto Paulo Rappoccio Parisi (1921-2016), kiu enradikiĝis en Brazilo de jardekoj. Mi pledis por fundamenta bezono kunigi intelektan rezonkapablon al saĝo, kiu devenas de la koro de homoj. Jes, ĉar ekzistas ankaŭ inteligenteco de sentoj, de emocio, kaj eĉ pli, de spiriteco, kiu venas el Mondo ankoraŭ nevidebla al niaj materiaj okuloj, pro frekvencaj problemoj, interalie. Neniu mortas. Ni plu vivas poreterne.

Edukado kun Ekumena Spiritualeco

En la "Manifesto de Bona Volo" (1991), mi skribis, ke intuicie kaj trafe diras la popolo, akompanate de eminentaj pensuloj: "Se ankoraŭ estas vivo, ankoraŭ estas espero". Plej ĝusta vojo ankoraŭ estas sur kampo de Edukado kun Ekumena Spiritualeco, nome avangarda paŝo en la Trian Jarmilon, kiu alproksimiĝas.

Arquivo BV

Martin Luther King Jr.

Tamen, sensentemo de multaj homoj estis la kialo de ĉi tiu forta admono de la rimarkinda Martin Luther King Jr. (1929-1968): "Laŭlonge de la vojo de Historio, unu el la plej grandaj tragedioj de la homo estas daŭre lia limigita interesiĝo pri lia proksimulo, ĉu tribe, rase, klase aŭ nacie."

Pro tio necesas direkti tutmondajn klopodojn al la tasko restarigi la malavantaĝan parton de la mondo, kaj tiel ordigi la sociajn valorojn kaj fari, ke la ekonomia elvolviĝo paŝu favore al la homo, ĉar la homo estas la generanto de progreso, malgraŭ la maŝinoj. Male, registaroj eble ne regas favore al siaj popoloj.

Arquivo BV

Gandhi

La fama Gandhi (1869-1948) diradis, ke "ĉiun civilizacion oni juĝas laŭ la ĝia zorgado pri minoritatoj". Kaj jen tie, je indiferenteco de multaj homoj rilate la ceterajn, troviĝas ĝia malforto, se oni nenion faros por ŝanĝi la direkton de la faktoj, kaj por tio same necesas, ke oni ĉesigu kulpigi Dion kaj Liajn leĝojn pro iliaj stumbloj. Do, estas tre oportuna ĉi tiu admono de antikva aforismo de la latina verkisto Publilius Syrus (85-a jaro a.K. – 43-a jaro a.K.): "Stulta estas tiu, kiu dronigas dufoje sian ŝipon kaj plu akuzas la maron kiel kulpulon".

Konvena Atento pri Infanoj

André Fernandes

   

Por ke tio ne okazu al niaj etuloj, kiuj sin preparas por la vivo, mi honorplene inaŭguris en San-Paŭlo, Brazilo, je la 25-a de januaro 1986, datreveno de tiu grandega sudamerika urbo, Super-Vartejon Jesuo, kiu estas parto de granda Instituto, nuntempe respondeca pri ĉiutaga edukado de 1400 infanoj, junuloj kaj plenaĝuloj.

Ni pensu pri ĉi tiu instruo de Profeto Muhammad (570-632) — "Paco kaj beno de Dio estu sur li!" — en la Sankta Korano: "Infanoj estas ornamaĵoj de la vivo en ĉi tiu mondo".

Pri infanoj, en la Evangelio laŭ Mateo, 19:14, Jesuo diras: "Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; ĉar el tiaj estas la Regno de la Ĉielo". Kaj Salomono, en Sentencoj, 22:6, konsilas: "Instruu knabon konforme al lia vojo, kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi."

William Luz

   

Ankoraŭ okaze de la inaŭguro de Super-Vartejo Jesuo, mi anoncis al alvenon de Instituto pri Edukado de LBV, kiu aperis je la 25-a de januaro 1993, ankaŭ en la urbo San-Paŭlo, kaj tiel mi resumis ĝian filozofion de laborado: Ĉi tie oni studas. Oni formas Cerbon kaj Koron.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.