Homa maŝino kaj oleo de sento

Ĉi tie oni studas.
Oni formas Cerbon kaj Koron.

Penso de Paiva Netto, el la jardeko post 1970, montrata ĉe lernejoj de LBV en Brazilo kaj eksterlande, ekde la inaŭguro de Infanvartejo Jesuo, en San-Paŭlo/SP, je la 25-a de januaro 1986.

Edukado estas ĉiam aktuala temo. Urĝas, ke ni ĉiuj disvastigu kaj alfrontu ĝin, kiel sekuran vojon, kiu mallongigas la socian distancon inter klasoj. Ĝi estas ankaŭ efika rimedo kontraŭ perforto, krimado, malsanoj kaj ĉio ajn, kio nuligas sanan kreskadon de popolo.

Karina Dametto
Arquivo BV

Alziro Zarur

Responde al peto de amikoj, jen mi ĉi tie prezentas pecojn de prelego, kiun mi faris je la 9-a de marto 2010, en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, kun partopreno per interreto de pluraj lokoj en Brazilo kaj eksterlande. Inter la traktitaj temoj, troviĝis la Pedagogio de Dio, kiun rekomendis Alziro Zarur (1914-1979), kiun poste ni elvolvis al socieduka tezo de Legio de Bona Volo, celanta kunigi la kognan evoluadon de lernanto al kulturo de plurobla respekto; tial, ĉiam kun Ekumena Spiritualeco, kaj pri tio mi al Vi parolas ofte. De tio rezultis responde Pedagogio de Amo kaj tiu de Ekumena Civitano, por gejunuloj kaj plenkreskuloj.

Improvize, mi parolis pri tiu temo, dirante, ke ne sufiĉas kleriĝi pri raciaj homaj aferoj. Laŭ tio, kion mi emfazis en februaro 1984, kiam mi parolis al virinoj okupitaj pri agadoj de LBV, kaj poste per ĵurnalo Folha de S.Paulo, je la 27-a de julio 1986: Instruado, laŭ ni, estas tiu ricevata ĉe lernejo, ĉe kolegio, ĉe universitato aŭ ie ajn, kiun oni devas ligi al la hejmo, en formo de Edukado. Tia ligo estas nepre necesa. Sen Instruado kaj Edukado ne eblas progreso. Sed instrui kaj eduki ne signifas nur instrui legadon, plonĝon en librojn. Super ĉio, temas pri prilumado de inteligenteco por harmoniaj funkcioj de la Homo en socio. Cetere, socio kaj registaro devas konstante unuiĝi por starigi strukturon, kiu efektive formu ian pli bonan patrolandon, ian pli feliĉan mondon. Ju pli malbona la instruado, des pli malbona la estonteco. Do, instrui ne signifas nur transdoni abocon de surtera scienco, eĉ se plej altan Matematikon, Fizikon, Ĥemion, Astronomion, k.t.p.. Ĉar se ne troviĝas bona nutraĵo por la Animo ― prilumata per spiritualigo, kiu signifas pli ol eduki, sed reeduki — , tiam tia radikalinstrua lernado kondukos la Homon, sen tia bona nutraĵo, al pensoj kaj agoj pli kaj pli detruaj. Eduki signifas transformi, reeduki, sub aŭspicioj de Paco, de Amo kaj de Justeco, vivigata per Bonkoreco kaj sekve ĝi signifas sublimigon de homa karaktero.

Reprodução BV

Sen Instruado, kaj precipe sen Edukado ne eblas morgaŭo. Ĉu vi memoras Planon Marshall, por Eŭropo, pri kiu mi jam parolis al vi plurfoje? Oni elstarigu Germanujon, en Okcidento, kaj Japanujon, en Azio, kun MacArthur (1880-1964), kiuj vigle releviĝis. Tamen, la produktado de tiuj du landoj, kaj ankaŭ de multaj aliaj, bankrotus dum tiu periodo kaj dum iu ajn alia periodo, se oni ne preparus generacion, por kiu klerigado estis profunda, taŭga kiel fundamento al postaj generacioj.

Amo kaj Respekto

Oni multe plendas pri perforto ĉe lernejoj, sed se lernanto tien venas por lerni plivastigi sian rezonkapablon por fariĝi kapabla ensorbi la bezonatajn lecionojn laŭ teknika sciakiro, paralele oni devas nepre konsideri plej taŭgan zorgon pri sentoj.

Por infanoj, amo, kaj por junuloj, respekto similas funkciantan maŝinon: unuflanke la dentradoj, nome la menso, la logiko; aliflanke, la Animo, la sentemo, kiu evitas, ke ni fariĝu ĉiam pli sovaĝaj! Nu, la radodentoj sinsekve renkontiĝas kaj movas la maŝinon. Tamen, se Vi ne aldonas al tiu sistemo oleon de Frateco, de Solidareco, de Mizerikordo, de Kompatemo, ĉio paneas, blokiĝas, rustiĝas kaj fiaskas!

Precipa tasko

Ĉu Vi iam vidis bone funkciantan maŝinon, se ĝi ne estas taŭge oleita? Kio estas Homaro? Ĝi estas ia eksterordinara aparato, kiun oni devas olei per sento, kiu venas de Dio, se oni komprenas Lin kiel Amon, do Kariton. Kaj ĉu vi scias, kiuj estas ĝiaj dentradoj? Ni mem!, kiuj ne estas iaj rustiĝemaj metalpecoj, krom se ni infektiĝis de senmoviganta nenifarado.

Jen estas nia precipa tasko: kleriĝi, edukiĝi, reedukiĝi, por efike instrui, eduki, reeduki. Nome, trafa Edukado liberigas. Kaj kun Ekumena Spiritualeco, ĝi sublimigas.

Vidu trans intelekto

Vivian R. Ferreira

Paulo Parisi

En intervjuo, kiun mi donis al veterana itala ĵurnalisto, de longe loĝanta en Brazilo, Paulo Rappoccio Parisi, je la 10-a de oktobro 1981, mi diris, ke ĉe Legio de Bona Volo ni bataladas por Edukado kaj Klerigado ligitaj al lumiganta agado de Ekumena Spiritualeco. Cetere, por sublime kunigi lumojn de intelekto kaj Sunon de Spirita Kono, LBV pionire antaŭeniras por venigi en lernoĉambrojn – pro tio ni solidigas Pedagogion de Ekumena Civitano, aŭ Solidara Civitano, kaj Pedagogion de Bonaj Sentoj, de Amo (por infanoj ĉe infanvartejoj de LBV), ĉe ĝiaj instruorganoj – kapabligon pri etika komprenpovo, cele al la Eterna Vivo, kaj same grave: apliki tion al konkretaj defioj de surtera vivo. Kiel ĉe kartezia geometrio, necesas, ke materia Edukado (ikso-koordinato aŭ koordinato de abscisoj) renkontu scion venintan el plej altaj sferoj de Dia Saĝo, nome el Amo (ipsilono-koordinato, aŭ koordinato de ordinatoj). Saĝulo komprenas kaj uzas inteligenton, intelekton, teknikan aŭ specifan konon profite al Homoj. Tamen, ekzistas tiom da tre inteligentaj homoj, kiuj fiagadas en ĉi tiu mondo. Ĉu estas saĝa tiu, kiu damaĝas sian similulon? Ne! Ni do akiru Saĝecon kun Jesuo, kiu estis Majstro en Israelo, kaj post centoj da jaroj unu el la plej respektataj profetoj en Islamo, lavis la piedojn de Siaj fratoj, laŭ raporto de Johano, en la 13-a ĉapitro de la kvara kanonika Evangelio. Salomono, en Sentencoj, 16:16, skribis: "Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro; kaj akiro de distingkapablo preferinda ol arĝento."

Reprodução BV

Albert Einstein

Tiam ni iros laŭ ĝusta vojo, por prilumi la Spiriton per Lumo, kiu ne estigas ombrojn: lumo de Dio, se oni komprenas Lin kiel Amon, mi ripetas, neniam homforme, kion nepre kontraŭstaris Albert Einstein (1879-1955). Aŭ, por tiuj, kiuj ne kredas Lin, la lumo de noblaj sentoj, kiuj pravigas postvivadon de la homa raso, malgraŭ multaj jarcentoj da frenezo flanke de homoj, kiuj, larĝasence regis ĝin, ĉar ne nur loĝantoj en palacoj faras tion. (...) Ĉe la enirejo de Instituto pri Edukado de LBV, en la urbo San-Paŭlo, kaj ĉe ĝiaj lernejoj de LBV en Brazilo kaj eksterlande, oni legas klare: Ĉi tie oni studas. Oni formas Cerbon kaj Koron. Unu bezonas la alian.

Reprodução BV

Chico Xavier

Skribis Emmanuel, en ĉapitro "Infanoj", en sia verko Vivanta Fonto, psikografie skribita de Francisco Cândido Xavier (1910-2002), inspirite de la versiklo 10-a de la Evangelio de Jesuo, laŭ Mateo, ĉapitro 18-a: "Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj...":

"Infanoj

Arquivo BV

Emmanuel

"Kiam Jesuo rekomendis al ni, ke ni ne malestimu la malgrandulojn, Li celis, ke ni zorgu ne nur pri pano kaj vesto.

"Ne sufiĉas nutri etajn malsatantajn buŝojn aŭ vesti frostiĝintajn korpetojn. Nepre necesas morala ŝirmado, kiu garantiu al renaskiĝanta spirito taŭgan etoson por ties sublimado.

"Multaj gepatroj liveras materian komforton al siaj gefiloj, sed bedaŭrinde forlasas ilian animon.

"(...)

"Ne forlasu do infanon, fordonante ĝin al impulsoj de besteca naturo.

"(...)"Telero da manĝaĵo estas grava por elvolviĝado de homo, sed oni ne rajtas forgesi, ke 'ne nur per pano la homo vivas'.

"Ni memoru pri nutrado de infanoj per niaj agoj kaj ekzemploj, admonoj kaj alĝustigoj, en oportuna tempo, ĉar morala neapogado de infano, je nuntempaj taskoj, estus kondamni ĝin al memmalestimo rilate ĝian estontan agadon."

Koncerne tion, per dokumento, kiun ni sendis al UN, okaze de Konferenco pri Statuso de Virinoj, en marto 2009, mi asertis denove, ke stabileco en la mondo komenciĝas ĉe infana koro. Pro tio, en LBV, de multaj jaroj, ni uzas Pedagogion de Amo kaj Pedagogion de Ekumena Civitano. (...) La amo, kiu inspiras nian pedagogian vojon, se oni prenas ĝin laŭ plej alta senco, estas ne nur alta sento de Animo, sed politika strategio, same komprenata kiel plej alta inklino, konforme al Socia Justeco, kiel ia strategio por postvivado por individuoj, popoloj, nacioj. Homoj – do civitanoj, interalie esperplenaj gejunuloj – estas multe pli ol sako da karno, ostoj, muskoloj, nervoj, sango. Ili amas kaj suferas. Ili revas, deziras, konstruas, elreviĝas, kaj malgraŭ ĉio ili plu iradas, ili antaŭeniradas... Ili meritas, krom leĝoj, respekton, tiel ke leĝoj neniam konsistigu obskurajn privilegiojn, sed estu plenumataj favore al ĉiuj (...).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.