Ekzemplo pri superado

La tuta mondo akompanas kun emocio la suferadon de la japana popolo, viktimo de tertremo je grado 9, lastan vendredon (la 11-an de marto), kiun oni konsideras la plej forta, ekde kiam oni komencis la unuajn registrojn, fine de la 19-a jarcento, laŭ la geologia servo en Usono. La tertremon sekvis ondoj de ĝis 10 metroj, kiuj ruinigis regionojn nordoriente de la insularo. Oni jam parolas pri miloj da mortintoj. Je la sama tago, oni eĉ sonigis alarmojn pri cunamo al pluraj regionoj en la marbordo de la Paca Oceano, inkluzive de Sudameriko. Pro la katastrofo, risko pri nuklea akcidento estas kroma zorgo por la japanaj aŭtoritatuloj. Pli ol 200 mil homoj oni forigis de la regionoj proksimaj al uzinoj, kiel tiu de Fukuŝima.

Ni, brazilanoj, kiuj konservas fortajn ligojn kun Japanio, estas profunde konsternitaj pro tiu tragedio. Ni sendas fervorajn preĝojn al tiuj, kiuj forpasis kaj solidarsenton al iliaj familianoj, inter kiuj multaj certe havas parencojn loĝantajn en Brazilo.

Ni parolas pri nacio kutimiĝinta alfronti problemojn kaŭzatajn de malfacilaj geologiaj kondiĉoj. La kvanto da mortoj ne estis pli granda nur pro la multaj preventaj agoj faritaj dum jardekoj.

En 1987, per la verko “Dialektiko de Bona Volo – Meditadoj kaj Pensoj”, mi esprimis mian miron pri la kapablo de la japana popolo superi barojn: En krizaj momentoj forĝiĝas la grandaj karakteroj kaj aperas la plej potencaj nacioj. Ni vidu la ekzemplon de Japanio: lando izolita en kelkaj insuloj. Ĝi ne posedas petrolon. Ĝi importas la plej grandan parton de tio, kion ĝi bezonas por vivi. Oni kutime diras, ke japanoj malvenkis la militon. Mi tamen pensas, ke ili venkis ĝin, ĉar de tiam ili fariĝis internacie potenca nacio. (...) Supozu, ke vi alvokas japanon aŭ japandevenan homon, kaj donas al li ŝtonejon. Tie, li aperigas produktivajn plantejon. Kial?! Ĉar por venki la malvastecon teritorian de siaj insuloj ili devis batali por superi limojn, kaj ili venkis la mankon de grandaj fekundaj areoj kaj fariĝis nesupereblaj agrokulturantoj. Kaj mi ne mencias la imponecon de ilia industrio... Jen kial oni devas ne forkuri de malfacilaĵoj. Oni devas ilin alfronti kaj venki. (...)

Per tiu sama spirito de superemo kaj apogo de Dio, niaj japanaj Gefratoj nepre antaŭeniros, per elvolvado de teknologioj eĉ pli avangardaj por prevento kontraŭ tiaj naturaj katastrofoj. Ĝi estas modelo, laŭ kiu la tuta mondo multon lernas.

Ĉerizarboj, simbolo de feliĉo en Japanio, kiel tiu, kiun ni plantis ĉe la eduka konstruaĵo de LBV en San-Paŭlo, omaĝe al tia batalema popolo, floru por pli bona tempo al ĉiuj!

RIGARDO TRANS INTELEKTO

Portalo www.bonavolo.com informis, ke Brasília estos unu el la sidejoj de la 8-a Intersektora Forumo pri Reto de Solidara Socio – 5-a Foiro de Novaĵoj, apoge al la Jara Ministeria Revizio de Ekonomia kaj Socia Konsilantaro (Ecosoc), unu el la ses plej gravaj organoj en Unuiĝintaj Nacioj (UN). En la federacia ĉefurbo, je la 30-a de marto, ni havos la ĉeeston de d-ro Andrei Abramov, estro de la sekcio pri NRO-oj de Departemento pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN-Desa).

LBV enmetis en la programon de tiu evento, de la 11-a de marto ĝis la 1-a de aprilo ankaŭ la urbojn La Paz, en Bolivio; Assuncion, en Paragvajo; Londrina/PR, Rio de Janeiro/RJ, Porto Alegre/RS, São Paulo/SP kaj Salvador/BA, en Brazilo; Buenos Aires, en Argentino; kaj Montevideo, en Urugvajo. Sub la temo “Edukado por tutmonda disvolviĝo: rigardo trans intelekto”, tiu forumo akceptos reprezentantojn de organizoj el la civila socio, entreprenoj, registaroj kaj universitatoj. Enskribiĝu per la retadreso redesociedadesolidaria@lbv.org.br aŭ telefonu al (+5511) 3225-4743.

Per aplikado de Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano, la lernejoj de LBV kontribuas al la ok Jarmilaj Evoluigaj Celoj (JEC) — nome celoj por socia kaj mediprotekta progreso, starigitaj en la jaro 2000, fare de UN , precipe tiu, kiu starigas bonkvalitan fundamentan edukadon por ĉiuj homoj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.