Ĉi tie oni studas. Formiĝas Cerbo kaj Koro

La homa Spirito, sur la Tero, sur la socia kampo, estas la komenco de ĉio. Oni ne povas modifi ĝin per dekreto.

Kompreneble, leĝoj, kiuj estigas edukadon, sanon, nutradon, laboron, nome pli bonajn vivkondiĉojn, donos bonan rezulton, se ili estas bone strukturitaj, regulitaj kaj respektataj. Tamen, oni ne vere transformas homon per pura kaj simpla imponado.

Temas pri longa laboro, kiu devas kaj instrui, kaj eduki, kaj precipe reeduki, kio signifas: prilumi la ordinaran instruadon per la torĉo de Ekumena Spiriteco. La homa kulturo, dum jarmiloj da intelekta progreso, ĝenerale firmiĝis je la falsa perspektivo, ke la homoj povas komplete realigi sin pere de materiaj posedaĵoj aῠ per cirkonstancoj ekster si mem. Estas nepre necesa granda individua volforto kaj interna disciplino por rompi nescion kaj ekpercepti, ke la plej granda kaj kompleta riĉeco, kiu estas la Regno de Dio, “estas inter ni” (Evangelio de Jesuo laῠ Luko, 17:21).

Reprodução BV

Albert Einstein

Trankviligas nin la scio, ke la Universo havas saĝan meĥanismon por nin savi el la surteraj premsonĝoj, kondiĉe ke ni efektive decidas postlasi ilin. Malnova orienta proverbo instruas, ke “kiam la disĉiplo estas preta, tiam la majstro aperas”. Kaj Albert Einstein (1879-1955), difinis: “Dio estas subtila, sed ne malica”.

Mi insistas, ke ne temas nur pri pliampleksigo de kulturaj horizontoj je la edukato, ĉar tio estas grava, sed ne sufiĉas. Ĝenerale, kiam oni parolas pri kulturo en ĉi tiu mondo, la afero limiĝas nur al intelekto, kaj tio ne sufiĉas. En la Eduka Ensemblo Bona Volo, en San-Paῠlo, kaj en ties lernejoj tra la lando, vidiĝas ĉe la enirejo, elstare: Ĉi tie oni studas. Formiĝas Cerbo kaj Koro.

Vivian R. Ferreira

"Edukado, temo ĉiam diskutinda. Urĝas ke ni disvastigu kaj rigardu ĝin kiel sekuran vojon, kiu proksimigas la socian distancon inter la klasoj. Ĝi estas ankaŭ antidoto kontraŭ perforto, krimeco, malsanoj kaj ĉio plia kiu nuligas la sanan evoluon de iu popolo".

Lumo kaj spirita saĝo

Kiu spertas almenaῠ iom el la diaj scenejoj, kiuj troviĝas en lia Animo, tiu ne plu alkonformiĝas al supraĵaj kaj efemeraj rekompencoj de egoismo. Male, li senĉese batalados por forigi de si la iluziojn de la egoo, por surmeti la brilantan ŝtofon de Amo kaj Justeco universalaj. Tia spontanea metamorfozo de la individuo — eltrovo de la vera spirita identeco — estas ia sekura, daῠra formulo por la dezirata reformo de la socio, kiu plene alvenos nur se la Spirito de la civitano (aῠ civitanino) estos konsiderata.

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

La Nova Ĉielo de la konscienco de ĉiu homo, generanta la Novan Teron de harmonio kaj de respekto inter ĉiuj, en Religio, en Politiko, en Scienco, en Sporto, en Arto, en Ekonomio, en la hejma vivo kaj en la publika vivo, kaj tiel plu, estas starigo sur la mondo de ia civilizacio, kiun la Dia Ŝtatestro atendas de ni.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.