Maniero atingi progreson

Reprodução BV

Albert Einstein

En la tria jarmilo, kiu havas... mil jarojn, iam ĉiuj homoj ekkomprenos, ke spiritualigi individuojn, do plialtigi ilian moralan sintenon, estas la sola maniero atingi progreson ― kiu ne estas tiu de detruado ― al la tuta mondo. Tiu elvolviĝo, kiu havas kiel dion la troavidecon, komence atingas la etulojn, pri kiuj Jesuo parolis: “Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi, ĉar el tiaj estas la Regno de la Ĉielo” (Evangelio laŭ Mateo, 19:14)*1. Apud maljunuloj, tiuj, kiuj travivas la infanan aĝon estas la unuaj, kiujn malhelpas la malsanoj kaŭzataj de damaĝoj al la naturmedio, ne nur en evoluantaj landoj. La genia judgermana sciencisto Albert Einstein (1879-1955) diris: “La vorto progreso ne havos sencon, ĝis la tago, kiam ankoraŭ ekzistos malfeliĉaj infanoj”. Kaj kiom da tiaj ekzistas, mia kara Albert, precipe tiuj, kiuj vivas en grandaj urboj kaj spiras malfacile?... Ĉu efektive la registaroj regas por siaj popoloj?

Tela: Charles Lock Eastlake (1836-1902)

   

Kio estas “progreso de detruado”2? Ĝi estas tiu, kiu ekzemple estigas mortigan malpurigadon de la medio, pliigon de la forceja efiko kaj damaĝadon al la ozonotavolo, kies funkcio estas defendi la vivon sur la Tero, kaj tio inkluzivas la vivon de la kaŭzantoj de tiuj multaj malbonaĵoj... “Pro la impulso” de la avido profiti je ia ajn kosto, ili ne perceptas, ke ili endanĝerigas sin mem, la patrolandon kaj la familion. Ne senkiale Jesuo faris faman paroladon, konatan kiel “La Profeta Prediko” *3, en kiu elstariĝas “La Granda Aflikto”. Koncerne tiun temon, Li diris, ke se Dio ne mallongigus tiujn tagojn, eĉ ne la elektitoj (tiuj, kiuj fariĝis tiaj pro siaj propraj agoj) saviĝus. Kaj krome: la Kristo avertis, ke egala aflikto neniam okazis, ekde la kreo de la Tero, kaj tia neniam ripetiĝos... Ĉu tio estas blago, infanoj?!

__________________
*1 Jesuo benas la infanojn ― Evangelio de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, laŭ Mateo, 19:13 ĝis 15:

“13 Tiam oni venigis al Li infanojn, por ke Li metu la manojn sur ilin kaj preĝu; kaj la disĉiploj admonis ilin.

“14 Sed Jesuo diris: Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; ĉar el tiaj estas la Regno de la Ĉielo.

“15 Kaj metinte la manojn sur ilin, Li foriris de tie.”

*2 “Progreso de detruado” Titolo de artikolo publikigita de Paiva Netto en pluraj gazetoj en la jardeko post 1980.

*3 Evangelio de la Kristo laŭ Mateo, ĉapitroj 24 kaj 25; laŭ Marko, 13; akorde kun Luko, 21.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.