Konsciigo nun...

... antaŭ ol estos tro malfrue por la luprenintoj sur la Tero.

Tre oportuna estas la temo de la Altnivela Kunsido de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro (Ekosok), de Unuiĝintaj Nacioj, en 2018 — “De la tutmonda al la loka: apogi daŭripovajn kaj rezistemajn sociojn en urbaj kaj kampaj komunumoj” ― okazinta de la 16-a ĝis la 19-a de Julio, en Novjorko, Usono. Legio de Bona Volo (LBV) laboradas konstante, kongrue kun tiu temo, laŭ diversaj manieroj, aparte atentante pri homgrupoj en situacio de socia vundebleco, per kapabligo kaj potencigo, tiel ke ili sukcesu reagi kontraŭ sociekonomiaj malfacilaĵoj kaj ankaŭ personaj malfacilaĵoj, kiuj ofte afliktas ilin, kaj tiel konstruu pli bonan estontecon, ne nur por si mem, sed ankaŭ por estontaj generacioj.

Konforme al nia kontribuado por stimuli konscion pri la naturmedio inter ĉiuj gentoj, same de jardekoj mi insistadas, ke la detruado de la Naturo estas la estingado de la homa raso. Evidentiĝas, ke ĉi tiu ne estas nur frapanta frazo por veki la atenton de tiu Homaro, ĉiam urĝema, ofte survoje al sia propra ekstermo.

Ĝenerale, la homoj moviĝas kiel se ne ekzistus morgaŭa tago. Tiel, ili ne taksas la estontan rezulton de siaj nunaj agoj. Tio estas maltrankviliga, ĉar kiam alvenas la detruaj rezultoj de missemado, tiam la situacio eble estas jam nerealĝustigebla, aŭ eble sekvas grandegaj perdoj.

Shutterstock

Daŭripoveco estas la nun moda vorto. Tamen, ĉu ni agadas kongrue kun ĝia signifo? Problemoj rilataj al naturaj rimedoj kreskadas ĉiutage. Vidu la malgrandigon de la akvorezervejoj en pluraj urboj en Brazilo kaj en la mondo!

De tempo al tempo, publikiĝas esploroj, kiuj montras, ke iu ajn senpripensa ago kontraŭ la natura medio alportas ian lokan aŭ foran malekvilibron. Eĉ tiel, arboj ankoraŭ estas “malhelpaĵoj” aŭ kreantoj de senfina ambicio en Amazonio, en la Atlantikaj Arbaroj aŭ ie ajn en nia planedo. Ĝis kiam?

Batalado kontraŭ plastaĵoj en la oceanoj

Vidu la multobligon de rubaj restaĵoj kaj de plastaj mikrosferoj en kosmetikaĵoj kaj higienproduktoj, kiuj, dum la lastaj dudek jaroj, fariĝis monda urĝaĵo ― tiamaniere ke Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) lanĉis, en Februaro 2017, mondan kampanjon Puraj Maroj. Dum kvin jaroj, tiu iniciato inkluzivos agadojn por batali kontraŭ rubaĵoj en la oceanoj, el kiuj 60% ĝis 90% konsistas el diversaj specoj de plastaĵoj, je diversaj grandecoj kaj plej diversaj statoj de degradiĝo.

divulgação
UN Photo/Mark Garten

Erik Solheim. 

La situacio estas treege grava. Oni kalkulas, ke se ne okazos signifaj ŝanĝoj en la nuna stato, ĝis la jaro 2050, troviĝos pli da plastaĵoj en la maroj ol da fiŝoj (se oni kalkulas laŭ pezo). Kiel trafe atentigis Erik Solheim, plenum-direktoro de UN-Naturmedio, kaj respondeculo pri la kampanjo: “Ni grave postrestas en la solvo de la problemo pri plastaĵoj, kiuj suferigas niajn oceanojn. La malpurigado per plastaĵoj flosas rekte al indoneziaj plaĝoj, ekkuŝas sur la marfundo en la Norda Poluso kaj atingas la nutraĵo-ĉenon ĝis niaj manĝotabloj. Ni tro longe stagnis, dum la problemo pligraviĝadis. Tio devas finiĝi”.

Espereble la popolo — ja en la tuta mondo, de la simplaj homoj ĝis tiuj, kiuj estras naciojn — prenu decidajn sintenojn por konservi nian specion. Se ĉio daŭras tia, kia ĝi nuntempe estas, estontece ni povos legi ĉi tiajn anoncojn: Restas malmultaj homaj individuoj en tiu aŭ alia loko. Tiu regiono, kiu antaŭe estis vivoplena, fariĝis malfavora kaj estas tute damaĝita de dezerteco, pro manko de antaŭvidemo de siaj enloĝantoj”. Eble tio estas ŝoka, sed la idoj de la nuna generacio kaj poste la praidoj petas helpon al tiuj, kiuj nuntempe malŝparas senkontrole tion, kion la planedo donas al ili.

Hawking: koloniigi la kosmon por postvivi

Divulgação

Stephen Hawking

La respektata angla astrofizikisto Stephen Hawking (1942-2018) atingis eĉ la ekstremon aserti al la retejo Big Think, ke “nia sola ŝanco postvivi je longa perspektivo estas ne resti sur la Tero, sed disiri en la kosmon”. Kaj li daŭrigis: “Mi vidas grandan danĝeron por la homa raso. Okazis jam, en pasinta tempo, ke la postvivado [de la homo] fariĝis necerta. (...) Nia loĝantaro kaj la uzado de la finiĝemaj rimedoj sur la planedo Tero kreskas eksponenciale, same kiel nia teknika kapablo ŝanĝi la medion, ĉu favore, ĉu malfavore”, Hawking diris.

Indas substreki ankaŭ, ke multaj idealistoj kaj pragmatistoj rajtigas je sindefendo la faŭnon kaj la flaŭron ĉirkaŭ ni. Tamen, necesas, ke tiu konscio multobliĝu ĉie, precipe ĉe infanoj, hejme kaj lerneje.

Kvietigi la tempestojn

Ni estas fidoplenaj, kaj ni petegas Dion, ke Li kvietigu la meteologiaj katastrofoj, kiuj ĉiujare suferigas homamasojn en la mondo. Kaj ni estu civitanoj konsciaj, ke se ni meritos, Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, denove persone faros la mirindaĵojn skribitajn en la Evangelio laŭ Luko, 8:24, kiam la Ĉiela Gvidanto trankviligis tempeston.

Tela: James Tissot (1836-1902)

   

La Majstro de Jarmiloj alvenos kaj admonos la venton kaj la furiozantan akvon, nuntempe same sub la simbolo de akvomanko. Ĝui trankvilecon en la nuna tempo dependas de harmonia kunvivado kun la Naturo.

Kaj mi finas ĉi tiun artikolon per pecoj el la mesaĝo “LBV, Rio-92 kaj la defioj de Rio+20”, kiun mi simplanime sendis al la Ŝtatestroj en la tuta mondo, kaj iliaj akompanantaroj kaj la reprezentantoj de la civila socio, kiuj ĉeestis la Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Elvolviĝo, nome Rio+20, okazinta inter la 13-a kaj 22-a de Junio 2012, en la ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro. Speciale por tiu evento, ni sendis la  revuon BONA VOLO Naturmedio, en la lingvoj portugala, angla, hispana kaj franca.

ArquivoBV

LBV konstante okazigas kaj kunordigas kunsidojn kaj diskutojn en eventoj de Unuiĝintaj Nacioj, inter ili la tem-panelon Konstrua Kunlaborado, en Rio+20 (foto), faritan kun la apogo de Departemento pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj de UN (UN/Desa), en 2012. Tiam, kunsidis entreprenistoj, aŭtoritatuloj kaj reprezentantoj de delegitaroj de diversaj landoj por pridiskuti la fundamentojn de daŭripova evoluo, kaj la manierojn, kiel intersektoraj partneroj povas helpi ĝian antaŭeniradon.

Batalemaj homoj

Por ke nia mondo postvivu la rezultojn de tiom da avido tra jarcentoj, ni diru la veron, oni vidas rimarkindajn klopodojn flanke de esploristoj kaj civitanoj, kiuj engaĝiĝas je plibonigo de la vivkvalito sur la tuta mondo. Kune kun iniciatoj, kiuj strebas por ia pli sana nutrado, per naturorganika agrikulturo, por alternativaj transportiloj kaj protektado al la naturmedio, por reciklado de materialoj kaj por racia prilaborado de rubaĵoj kaj uzado de pluvakvo, bonegaj esploroj de sciencistoj kaj aliaj studemuloj promesas bonajn rezultojn je mallonga kaj longa limtempo. Ekzemple, estas intensa la esplorado en la kampo de energio, precipe rilate renovigeblajn kaj purajn fontojn: biologiaj brulaĵoj, biologia amaso, blua energio, geotermiko, hidraŭlika energio, hidroelektro, suna energio, marmova energio, energio de ondoj kaj de vento, krom aliaj ne multe konataj studoj, kaj tiuj, pri kiuj ni eĉ ne scias ankoraŭ, ke oni eltrovos ilin. Fido estas la brulaĵo por Bonaj Agoj.

shutterstock

Ili ne rezignas

Bruna Gonçalves

Mi substrekas laŭdeve la klopodadon por la defendado de la naturmedio, flanke de registaraj instancoj kaj de la Tria Sektoro, kiuj estas seriozaj kaj aktivaj, en Brazilo kaj en la tuta mondo; amasoj da idealistoj, kiuj ne rezignas kaj plu bataladas en la fronto, strebe al ia vere pli bona planedo.

Jen estas nia ekkrio: Eduki. Konservi. Postvivi. Kiel homoj, ankaŭ ni estas la Naturo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.