Tempo por repensado sur la divano

Jesus, o Profeta Divino (2011) — 19ª edição. Adquira!

Je la 1-a de septembro 2011, mi lanĉis la verkon "Jesuo, la Dia Profeto", okaze de la 15-a Internacia Libro-Bienalo en Rio-de-Ĵanejro, ĉe Riocentro.

Por mia ĝojo, tiu verko staris inter la plej furoraj en tiu granda festo de brazila kulturo.

Temas pri la kvara volumo de serio da prelegoj "Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj", kiun mi faris per radio kaj televido.

"Jesuo, la Dia Profeto" estas unu plia kontribuo al tiuj, kiuj serioze diskutas la profetan temon pri la Fino de la Tempoj.

La Kristo, la bibliaj profetoj, la religiaj gvidantoj kaj multaj esploristoj, ĉu kredantaj, ĉu ateistaj, ĉiu siamaniere priparolas aŭ analizas la eblecon pri granda ŝanĝo aŭ ampleksa reformo de ĉio, kion oni konas kiel socion kaj fizikan aspekton de ĉi tiu planedo.

Mi senpretende prezentas per ĉi tiu studaĵo elementojn de tiaj transformoj. Ĉu ili okazos, sendepende de nia kredo? Kiam? Ĉu en 2012?! En 2057?! En 2060?! En 3797?! En eĉ pli fora estonteco?! Kiu precize scias?... Mi tamen lasas la konkludon por la pripensado de estimataj legantoj.

Ĉu vi deziras sentime kontentigi viajn dubojn? Kiel stimulon, mi rememorigas vin pri ĉi tiu peco de Apokalipso, 1:3:

— Feliĉaj estas la leganto kaj la aŭskultantoj de la vortoj de la profetaĵoj kaj la observantoj de la skribitaĵoj en ĝi; ĉar la tempo estas proksima.

Kion signifas tiu proksima?

Kontrolu la klarigojn en la ĉapitro "La spirita demando pri tempo", kiu enestas en "Jesuo, la Dia Profeto", ekde paĝo 249, kaj same en la aliaj volumoj de "Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj": Profetaĵoj sen Mistero, Ni ĉiuj estas Profetoj kaj Apokalipso sen Timo.

Tempo por grandaj ŝanĝoj tamen jam plene okazadas. Ili estas nenuligeblaj, de la plej simplaj ĝis la plej komplikaj.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Koncerne la Trian Mondmiliton, Alziro Zarur (1914-1979) kutime diradis, ke ĝi estas neevitebla, kaj ke "lasta apokalipsa Har-Magedono havos spiritan devenon kaj ne nur ekonomian."

Multaj homoj ektremas fronte al la perspektivo de malabundo kaj de alta prezo de nutraĵoj; de manko de trinkebla akvo; de estingiĝo de petrolo; de senkontrola troloĝateco; de tutmonda trovarmiĝo; de vundo al la ozona tavolo; de fia abortado, pri kiu multaj homoj ne atentas, kaj pro tio mi sentas, ke mi devas frate atentigi ilin; de malhoma "bullying"; de bedaŭrinda pli kaj pli granda drinkado fare de adoleskantoj; de la tragedio de drogaĉoj, kiu fortranĉas tiom da vivoj kaj pereigas gejunulojn*, kaj senesperigas familiojn; de senkontrola kaj senrespondeca seksumado; de naŭzaj pedofilio kaj efebofilio; de forta falo de la humideco en la aero, kiu damaĝas gorĝojn, nazojn, okulojn, kapon — gepatroj tion ja suferas, rilate siajn infanojn... — inter aliaj minacoj.

Ankoraŭ pri diversaj datoj, kiuj indikas "la finon de la mondo", planedo Tero plu ekzistos, ĉar la tempo por ĝia estingiĝo estas tre longa laŭ homaj kriterioj. Tamen, estas epokoj, kiam okazas transformiĝoj pli profundaj ol en aliaj epokoj. Ekzemple, en la jaro 2001, la falo de Ĝemelaj Turoj de World Trade Center, en Novjorko (Usono) komencis per doloro grandan ŝanĝon en la mondo. Sed kio ŝanĝiĝas kaj kio ne ŝanĝiĝas?

Norman Kuring, NASA GSFC

Rilate Ekonomion, ciferoj indikas malfacilajn jarojn. Pro tio estas nepre necese rigardi ĝin kiel plej spiritecan sciencon, en plej vasta senco de Ekumena Frateco. Ekonomio devas malkovri altruisman spiriton.

La homo, kun sia Eterna Spirito, estas la centro de Altruisma Ekonomio

Vivian R. Ferreira

Paulo Parisi

En la intervjuo, kiun mi donis je la 10-a de oktobro 1981 al mia malnova amiko Paulo Parisi Rappoccio, itala ĵurnalisto de longe loĝanta en Brazilo, mi emfazis:

(...) La homo, kun sia Eterna Spirito, estas la centro de Altruisma Ekonomio, kiu produktas la tutan progreson. Sen li, ne ekzistas laboro, nek kapitalo.

La riĉaĵo de iu lando staras en la koro de ties popolo. Tamen, tutaj nacioj ankoraŭ suferas mizeron. Indas rememorigi, ke malplenaj stomakoj kaj elreviĝintaj Spiritoj ĝenerale ne emas aŭskulti. (...)

En epoko kiam, pro la teknologia progreso, la rezultoj de produktado fariĝas superitaj, malsato efektive estas skandalo! Ne nur la korpa malsato, sed ankaŭ tiu de konoj, nome spiriteca Edukado, sen kiu neniu popolo estas forta. Anakronisme, neniam la mondo spertis unuflanke tiom da abundo kaj aliflanke tiom da mizero. Mankas Solidareco al Ekonomio. Dum la lasta landano ne havas minimumajn kondiĉojn por digna vivo, neniu lando estos sendependa, sed apenaŭ sklavo de limoj, kiujn ĝi mem starigas al si. Internaj malhelpoj estas pli damaĝaj al progreso de la popolo ol la eksteraj (...). Se iu popolo ne sin preparas, kiel ĝi venkos?

Profundaj reformoj
Shutterstock

Vidu, kio okazas en ekonomia-financa kampo, do sekve en la socia kampo, ĉe la plej potenca nacio sur la Tero, en la nuna tempo, nome Usono, se ne paroli pri Eŭropo. Kapitalismo cerbumadas pri si mem sur divano, sur kiu ankoraŭ kuŝas socialismo.

Zarur kutime diradis, antaŭ kvindek jaroj, ke potenco fariĝos fluidaĵo en la mano de potenculoj, kaj tiel ĝi elfluos inter iliaj fingroj.

Nuntempe, en la 21-a jarcento, Ŝtatoj klare ne havas jam la iaman forton. Oni povus diri, ke "la mondo staras rande de abismo". Sed ĉi tio estas ia malnova kliŝo. Tamen, iuj konceptoj profunde ŝanĝiĝos. Cetere, ili estas reekzamenataj.

Ni vivas en tempo de krizo, kaj ĉi tio ĉiam implicas certan transformiĝon, dum aŭ post la krizo. Fronte al tia cirkonstanco surtera kaj spirita, estas nepre urĝe, ke ni trastudu la antaŭvidaĵojn de Jesuo, la Dia Profeto. Por tio mi kreis la serion "Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj".

_______________
*Apokalipso, 8:7 “Kaj la unua (Anĝelo) trumpetis, kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis ĵetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis”, por kiu multaj homoj interpretas, ke ĝi signifas junecon, kaj jam de kelka tempo oni rajtas inkluzivi infanojn. Sufiĉas akompani la gazetaron.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.