Pli da akvo, malpli da milito

Arquivo BV

Jeffrey Sachs

Kvankam mi jam prezentis de kelkaj jaroj, per miaj libroj, artikoloj kaj prelegoj, ekzemplojn menciitajn per amaskomunikiloj koncerne la tragedian militon pro akvo — sangaj bataloj, kiuj daŭras sur la tuta mondo dum jarcentoj —, tamen indas reprodukti tion, kion diris profesoro pri Ekonomiko Jeffrey Sachs al la ĵurnalo "The Guardian", je la 26-a de aprilo 2009, publikigitan en mia freŝa verko Jesus, a Dor e a Origem de Sua Autoridade [Jesuo, la Doloro kaj la Deveno de Lia Aŭtoritateco].

En tiu teksto, sub la titolo "Stemming the water wars" (Akvo-Militoj), la direktoro de Instituto Terra, el Universitato de Columbia, raportis: "Multaj konfliktoj estas kaŭzataj aŭ ekbruligataj pro manko de akvo. Konfliktoj — de Ĉadlando al Darfuro, al Sudano, al la dezerto Ogaden, en Etiopujo, al Somalio kaj ties piratoj, same kiel al Jemeno, Irako, Pakistano kaj Afganujo — okazas sur granda duoncirklo de senakvaj landoj, kie manko de akvo daŭre kaŭzas kolapson de rikoltoj, morton de brutaroj, ekstreman malriĉecon kaj malesperon".

Mark Knobil

La speciala konsilanto de la ĝenerala sekretario de UN por la temo Jarmilaj Evoluigaj Celoj faris gravan averton, kiam li raportis, ke registaroj perdas legitimecon fronte al loĝantaroj, kiam ili ne kapablas plenumi plej bazajn bezonojn de sia gento. Li rakontis, ke politikistoj, diplomatoj kaj generaloj traktas tiujn krizojn kvazaŭ ili estus ordinaraj problemoj en la administra aŭ militista kampoj. Tamen, la paŝoj por kunigi armeojn, organizi politikajn frakciojn, kontraŭbatali lokajn militĉefojn aŭ alfronti religiajn ekstremistojn ne trafas la celon provizi la komunumojn per akvo, nutraĵoj kaj postvivrimedoj — kiuj estas urĝaj bezonoj —, ĉar la defio pri strukturo ne solviĝas. La usona ekonomikisto atentigas, krome: "(...) La problemoj pri akvo ne forvaporiĝos per si mem. Male, ili pli graviĝos, krom se ni, kiel monda komunumo, reagos per praktika maniero. Serio da novaj studoj montras, kiel malfortika estas la akvoekvilibro ĉe multaj malriĉaj, nestabilaj regionoj en la mondo."

Jen estas la serioza averto de profesoro Sachs. Estas pli ol urĝa kuna klopodado por solvo de tiaj problemoj, laŭ tio, kion oni observas en subŝtato San-Paŭlo, Brazilo. Akvo estas fundamenta riĉaĵo, sen kiu vivo ne eblas. Ĝusta disdonado de akvo devas stari super politikaj, religiaj, ekonomiaj, militistaj interesoj. Nur internacia mobilizado povas estingi la tragedion travivatan de niaj Homfratoj, kaj post nelonge de ni mem.

Arquivo BV

fundador da LBV

Konvenas, ke ni enpensiĝe petu helpon de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito por preni decidojn cele al pli efikaj, ĝustaj paŝoj, tiel ke oni trafu bonan solvon de tiel grava problemo, kiu suferigas homamasojn. Tre saĝe, la karmemora fondinto de Legio de Bona Volo, Alziro Zarur (1914-1979), instruis, ke "la sekreto pri regado de popoloj estas kunigi la Surteran Homaron al la Ĉiela Homaro [Altspirita]".

Tio estas, ni devas aŭskulti la estulojn de la (ankoraŭ) Nevidebla Mondo, per preĝado, per rekta elvokado, per meditado aŭ per intuicio.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.