La Triumfa Reveno de Jesuo

 La plej alta celo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estas prepari la vojojn por la Triumfa Reveno de Jesuo al la planedo Tero. De la Savanto de Popoloj estas la Dia Promeso — registrita en tekstopecoj de Lia Sankta Evangelio-Apokalipso —, ke Li revenos al la terglobo fondita kune kun Dio.

Tela: James Tissot (1836-1902)

Johano

“En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio [la planedo Tero] estiĝis per Li; kaj aparte de Li estiĝis nenio, kio estiĝis” (Evangelio laŭ Johano, 1:1 ĝis 3).

Pro tio, ni ne laciĝas predikadi al la mondo pri la plej granda Nova Mesaĝo en ĉiuj tempoj —, por konstanta stimulado al la frata diskuto pri la tre avangarda signifo de la Sublima Reveno de la Dia Majstro:

— Mi revenos!

Jesuo (laŭ Johano,14:3 kaj 28)

La komenca teksto, kiun mi proponas al vi sidas en mia verko Profetaĵoj sen Mistero, en la ĉapitro “Spiritaj Radikoj de Supera Politiko”.

Bonan legadon!

La Reveno de Jesuo kun la nuboj trafas trans la laŭliteran signifon

Tela: Guido Reni (1575-1642)

Mateo

Kion esprimas la fakto, ke Jesuo venas kun la nuboj, krom la laŭlitera kompreno, ĉi tie priskribita? Ĝi esprimas tion, ke kiam Li revenos, ĉiuj kampoj de la homa scio devos esti al Li redonitaj, ne nur Religio, sed ankaŭ Politiko, Filozofio, Scienco, Ekonomiko, Arto, Sporto kaj tiel plu, ĉar ĉi tiuj estis talentoj, kiujn la Sinjoro de Semado lasis al Siaj servantoj, por ke ili multobligu ilin, dum Li forvojaĝis. Reveninte, Li donis “al ĉiu laŭ liaj faroj” (Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 16:27): al tiuj, kiuj plenumis siajn devojn, la honorpremion; al tiuj, kiuj spitis ilin, la respondan konsekvencon (Parabolo pri Talantoj, Evangelio laŭ Mateo, 25:14 ĝis 30). En la Plantejo de Dio ne povas prosperi la krimo de senpuneco, kiu trenas tutajn popolojn al tiom da malbonoj.

“Jen Jesuo venas kun la nuboj” signifas, ke Li devenas de la Alto, kien ni, kiu ajn estas nia kredo aŭ nekredo, devas direkti ĉiujn tiujn aferojn, kiujn iuj homoj mokaĉas, por ke ili ricevu la veran lumigon. Estas jam tempo, ke la Homaro rigardu supren.

Arquivo BV

Alziro Zarur

“Jesuo estas la Suno de Karitato”, kiel instruis Alziro Zarur, kaj mi aldonas: Kaj, estante Dia, tiu Reĝa Astro ne estigas ombrojn.

Sekve, kiam efektive ĉiuj homoj pretos vivi sub tia Ĉiela Lumo, tiam Politiko ne plu estos io ombreca. La kredoj liberiĝos de tiu Babilona parto, kiu konsistigas ĉion, kion la homa mano tuŝas. Ekonomiko ne plu estos tiu monda babelturo, kiun la popolo ne komprenas, ĉar tiel staras la afero: forlasitaj homamasoj, favore al troabundo de tiu aŭ alia grupo, de tiu aŭ alia nacio.

 “Jen Jesuo venas kun la nuboj; kaj Lin vidos ĉiu okulo” (Apokalipso, 1:7), tio estas, Li venas por altigi Religion, Sciencon, Politikon, Filozofion, Arton, Ekonomikon, Sporton, kaj ĉion ceteran al tia lumo, kiu venas el la Alto, alportita de Li, okaze de Lia majesta Reveno, plenumota laŭlitere aŭ spirite.

 “Kaj Lin vidos ĉiu okulo”, al neniu rigardo estos malpermesite percepti la lumon de la Kristo, kiu reflektiĝas sur ĉiuj progresoj naskitaj de la homa genieco, kaj kiu samtempe suferis la malpurigadon fare de parto de Babilono, kiun la homoj bedaŭrinde ankoraŭ insistas daŭrigadi, dum jarcentoj.

Tela: Rembrandt (1606-1669)

Paŭlo

Jesuo venanta kun la nuboj signifas, ke Li alvenas en Sia plena Morala Forto, Sia Aŭtoritato, Sia Grandeco. Nur Li povas purigi la mensojn de ĉiaj kreaĵoj de sencela penso, por ke ili helu kaj prilumu nin per la Dia Parto de Religio, de Politiko, de Scienco, de Filozofio, de Ekonomiko, de Arto, de Sporto kaj tiel plu. Jen estas la Politiko de Dio: montri, ke en la Sankta Biblio, de la unua libro de la Mosea Pentateŭko ĝis la Apokalipso, ekzistas realaĵoj, kiu estas por ni lumoj, se oni analizas ilin laŭ la admono de Apostolo Paŭlo:

La aferoj de la spirito devas esti juĝataj spirite (Unua Epistolo al la Korintanoj, 2:14).

 

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.