Ĉiela Promeso rilate la finon de Doloro

Artikolo publikigita en la Ĵurnalo A Tribuna, eldono de vendredo, 09/01/2015.

Bedaŭrinde, ĝis la nunaj tagoj, ni ĝenerale kutimas memori pri Dio kiam seriozaj problemoj frapas la pordon de nia vivo. Tion oni plej ofte vidas. Tamen, malgraŭ tio, Li sin manifestas per Sia Amo al ĉiuj Siaj idoj, sendepende de kredoj aŭ nekredoj, je plej diversaj gradoj. Sufiĉas observi la rimarkindajn modelojn de Fido, de superado de Doloro, laŭ la tuta homa vojo.

Plie: Lian Promeson rilate la finon de puna Doloro — kiu ekzistas nur pro la malbonfaroj de la homo —, ni trovas en la Apokalipso de Jesuo , 21:3 ĝis 5, laŭ la rakonto de la Profeto el Patmos, Johano Evangeliisto:

Shutterstock

Johano Evangeliisto

“3 Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono [en la Nova Jerusalem], dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;

“4 kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.

“5 Kaj diris la Sidanto sur la trono: Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris: Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj”.

shutterstock

Kiel oni povas vidi, la Apokalipso de Jesuo estas precipe anoncanto de ĝojoj. Homoj emaj vidi nur malĝojon estas tiuj, kiuj kalumniadas tra jarmiloj. Koncerne la informojn rilatajn al punoj kaj doloroj, ili estis semitaj de ni mem. Do, ni ĉiumomente faru pli bonajn semadojn! Jen estas la admono de Profeto Ijob en la Malnova Testamento de la Sankta Biblio, 34:11: “Sed Dio repagas al homo laŭ liaj agoj (...)”.

Kaj krome en la Psalmoj, 37:4: “Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.”

La admonoj do ne estas nur de la nuna tempo.

Reprodução BV

Jesaja

Kaj vidu plie tion, kion la Ĉiela Patro montras, nun per la Profeto Jesaja, en la Malnova Testamento, 65:17 ĝis 19:

 “17 Ĉar jen Mi kreos novan ĉielon kaj novan teron; kaj la antaŭaĵo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri ĝi.

“18 Kaj vi nur ĝojos kaj estos gajaj ĉiam pri tio, kion Mi kreos; ĉar jen Mi kreos Jerusalemon por ĝojo kaj ĝian popolon por gajeco.

“19 Kaj Mi ĝojos pri Jerusalem, kaj Mi estos gaja pri Mia popolo; kaj oni ne plu aŭdos en ĝi voĉon de ploro, nek voĉon de plendo.”

Kiam tio okazos? La Profetaĵoj plenumiĝas laŭ la Tempo de Dio, kaj ĝia kalkulado estas malsama ol la homa kalendaro. Sed ĉiu homo povas plirapidigi aŭ ne la travivadon de tiu feliĉa tempo, laŭ sia persona klopodado por konstrui ĝin.

Arquivo BV

Eurípedes Barsanulfo

La eminenta brazila edukisto, politikisto, ĵurnalisto kaj mediumo Eurípedes Barsanulfo (1880-1918), en spirita mesaĝo transdonita per la mediumo kaj legiano Chico Periotto, substrekis la bezonon, ke ni ne alkroĉiĝu al la suferoj, sed ke ni alfrontu la defiojn kaj liberigu nin de ili, obstinante en la konstruado de pli bonaŭgura tempo: “Stumblojn kaj mispaŝojn, kiuj embarasas nian feliĉon, krom la vundoj, kiuj superŝutas nin per doloro, tion ni forigu de ni kvazaŭ per fulmosuĉilo en la grundon, kiu nin subtenas, ĉar jen aperas nova tempo de amo kaj ĝojo.”

Sekve, Doloro ne estas ia fatalo en la homa vivo. Ni mem kreas ĝin. Ni haltu por momento por pensi kaj ni rekonu tiun realaĵon. Se ni agos meritoplene, plej bonaj aferoj atendos nin.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.