Apokalipso kaj Genaro de la Universo

La Libro de Revelacio antaŭdiras ian novan Ĉielon kaj ian novan Teron

Laŭ Cicerono (106-43 a.K.), Profetaĵoj havas universalan gravecon: “Ĉiu popolo, eĉ se plej rafinita kaj klera, nepre kredas la kapablon de iuj homoj antaŭvidi la estontecon”.

Temas do pri temo, kiu ne perdas sian oportunecon, malgraŭ mokoj de iuj homoj.

Reprodução BV

Cicerono

Multaj ankoraŭ pensas, ke Apokalipso indikas la limon por vivo sur nia mondo. Tio estas eraro.

Divulgação

George Gamow

La Mosea Genezo, la unua libro de la Biblio, per ĉifroj raportas la ekaperon de la Tero. Koncerne la Kosmon, eble sub malsama formo, ĝi ĉiam ekzistis, eĉ antaŭ la Granda Eksplodo de la fama George Gamow (1904-1968). Se ne, kio ekzistis antaŭe? (Ĉu oni povus proponi esploron pri la genaro*1 de la Universo?) Nun, ni konsultu la Libron de Revelacio, kaj ni konstatos, ke ĝi ne antaŭdiras la finon de la homa ekzistado; male, la teksto finiĝas per beno:

“La graco de la Sinjoro Jesuo estu kun ĉiuj sanktuloj. Amen” (Apokalipso, 22:21).

Kaj krome: en la ĉapitro 21-a, oni trovas novan Jerusalemon, novan Ĉielon, novan Teron, post ŝanĝo neniam ajn vidita, kaŭzita de la Homaro mem, kiel mi ofte emfaze diradas. Ne temas pri ia Dia puno; tamen, temas pri rikolto deviga, post libera semado.

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

    

Homaj agoj kaj ties konsekvencoj

Kiam mi diras, ke oni devas ne timi Apokalipson, tiam mi ne asertas, ke tiuj aferoj, kiujn homoj kaj popoloj starigis, ne prezentos siajn tragikajn aŭ bonfarajn rezultojn. Ĉu vi volas tipan ekzemplon? Kion ni daŭre faras al la Naturo! Ĉio tio kaŭzos gravan konsekvencon, kio cetere jam ekokazas... Ne vidas tion nur tiu, kiu ne emas vidi... Feliĉe, ekologia konscio iom post iom disvastiĝas en la mondo. Kaj tio estas bona. Ni ne rajtas bruligi nian kolektivan loĝejon. Kaj same ne fari el ĝi domaĉaron. Kiu estas tiu domo, infanoj?!*2 Ĝi estas la Tero!

Averto de sciencistoj

Ĉu vi memoras la averton de diversaj sciencistoj, se mi ne eraras en la jaro 1983, unu el la plej varmaj jaroj en la Historio, pri la forceja efiko post mezlonga tempo, kiun tuj neis aliaj sciencistoj, supozeble kontentigantaj interesojn de potencaj ekonomiaj grupoj, kiuj ne emas eĉ iomete malgrandigi siajn gajnojn? Ĉi tiuj lastaj forgesas, ke ĉi-foje eble ni forperdos nian loĝejon mem, la Teron. Faktoj nuntempe havas reeĥon tutmondan, tio estas, tujan. Tamen, ŝajnas, ke iuj homoj insistas fermi la okulojn al tiaj teruraj rezultoj. Tial mi preferas apogi forte avertan konkludon de la unuaj menciitaj esploristoj, interalie ĉar la malagrablaj ŝanĝoj jam plene okazadas kaj konsiderinde damaĝas, se ne alvenos energia, dinamika decido flanke de registaroj, sub postulo de civitanoj, kiuj finfine vekiĝas...

Reprodução BV

Paŭlo

Ankaŭ tiu vekiĝo estas parto de la profetaĵoj. Ni observu la elmontran vorton de Apostolo Paŭlo, en lia Epistolo al la Romanoj, 13:11 kaj 12:

“Kaj tion faru, sciante la ĝustan tempon, ke nun estas la horo por leviĝo el dormo; ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis. La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo.”

Divulgação

Joubert

Urĝas montri, ke profetaĵo ne estas sinonimo de skurĝo, sed elmontro pri rilatoj inter kaŭzo kaj rezulto. Ĝi estas la rezultato de tio, kion ni antaŭe faris, ĉu bona, ĉu malbona. Necesas lerni tion por fari ilin elemento por konscia progreso, tiel ke ni transformu nin mem, plene prudentaj, kiel agantoj por nia propra estonteco. Ne vanas rememorigi ĉi tiun penson de la franca verkisto Joubert (1754-1824): “Kiam el iu nia misfaro rezultas malfeliĉo, tiam ni akuzas la destinon”.

Ĉu timi Apokalipson?

Leĝo pri Kaŭzo kaj Rezulto estas ĉioscia, tiel ke ĝi donas al ĉiu homo laŭ liaj propraj agoj. Ne ĉiam ni konstatas, ke ĝi tuj efikas, ĉar ĝia agado estas natura, deinterna. Tial ni malofte sukcesas percepti ĝian meĥanismon. Je ĝusta momento, laŭ la Horloĝo de Dio, ni ĉiuj devos rikolti tion, kion ni semis. Sekve, ne pri Apokalipso ni devas zorgi; male, ĉar ĝi estas, por tiuj, kiuj legas ĝin sen antaŭjuĝoj, bela dia averto, farita antaŭ du mil jaroj. Teruraj ja estas frenezaj homaj agoj, ĉu individue, ĉu kolektive.

______________________
*1 Genaro — Tuta genetika organizo de iu Estulo.
*2 Infanoj — La predikojn de Paiva Netto ĉiam prestiĝas mirinda kvanto da infanoj kaj junuloj, interesitaj alproksimiĝi al instruoj, kiuj venas de Dio. La aŭtoro de ĉi tiu artikolo traktas ilin tre respekteme kaj digne. Li kutimas diri, ke “infano ne estas ia objekto por konsumado”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.