Agantoj por nia estonteco, aŭ por ĝusta kompreno pri la Profetaĵo

Fonto: Medito de Bona Volo, elprenita el la verko “Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco”, de Novembro 2014.

Estas urĝe montri, ke Profetaĵo, kaj nun mi aludas al la bibliaj antaŭdiroj, ne estas nepre sinonimo de skurĝado, sed la elmontro de rilatoj de kaŭzo kaj rezulto. Ĝi estas la sumo de tio, kion ni antaŭe faris, bona aŭ malbona. Estas necese, ke ni lernu tion por fari ĝin elemento por konscia progreso, tiel ke ni transformu nin, plenscie, en agantojn por nia estonteco, sur la Tero kaj en la Ĉielo.

Vivian R. Ferreira
Divulgação

Joseph Joubert

Ne vana estas la komento de la franca verkisto Joseph Joubert (1754-1824): “Kiam de unu nia misfaro rezultas malfeliĉo, tiam ni plendas pri la destino”.

Kaj atentu, ke ni tion faras rilate la Apokalipson, kvazaŭ ĝi kulpus pri ĉiuj tiuj tragikaj aferoj tie trovataj. Ne! La vipoj en ĝi ekzistantaj vundas nur tiujn, kiuj malrespektas la Dian Leĝon. Temas pri simpla proceso de kaŭzo kaj efiko.

Pro tio, mi atentigas ĉiujn pri esence grava aspekto de la profeta deveno: la Dia Triunuo akompanas nian konduton, kaj prenas el ĝi antaŭe la konkludojn, kiuj rezultas de niaj bonaj aŭ malbonaj agoj.

Du plus du faras kvar, en plej simpla aritmetiko. Same, Lumaj Spiritoj, observante la Ĉielan Matematikon, antaŭvidas la rezultojn de nia semado sur la mondo. Tion oni nomas Profetaĵo.

Vi scias, ke se vi metos manon en fajron, vi brulvundos ĝin. Se vi falos en akvon, eble vi mortdronos, se vi ne scipovas naĝi, aŭ eĉ se vi scipovas.

Krome, Apokalipso havas siajn spiritajn, moralajn konsekvencojn; do, konsekvencojn sociajn, homajn, politikajn, filozofiajn, sciencajn, ekonomiajn, sportajn, artajn kaj religiajn, pli ol iam ajn. Mi ĉiam diras, ke en la sfero de Religio ĉio komenciĝas, ĉar ĝi koncernas la senton de homoj, eĉ se ateistoj. Tio ŝajnas paradokso, sed ne. Bonvolu pensi pri tio.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Alziro Zarur (1914-1979) asertadis, ke “en la religia kampo troviĝas solvoj por ĉiaj homaj kaj sociaj problemoj”.

La lasta Libro en la Sankta Biblio estas letero por atentigo fare de Amiko — tiuokaze, Dio —, sendita al ni per la Kristo kaj la Sankta Spirito, skribita per Frata Amo al Liaj kreitoj.

Prilumi la vojojn en nia vivo

Jesuo, la Dia Profeto

En mia verko Jesuo, la Dia Profeto, mi demandis, ĉu eventuale estas la paperfolioj, sur kiujn oni presas la bibliajn profetaĵojn, la kaŭzantoj de tiuj katastrofoj (kiujn ni trudas al nia mondo), aŭ nia agema stulteco kaj avidemo senlima? Tio estas simple la Leĝo de Kaŭzo kaj Rezulto, kiu plene funkcias! Ne la Apokalipso uzis la atomepokon kun la intenco mortigi tutajn loĝantarojn.

En tiu sama verko, mi asertis, ke la Apokalipso ne estis farita por teruri per obskuraj vojoj de mistero, sed por prilumi la vojojn en nia vivo, ĉar Apokalipso signifas Revelacion. Kaj ĉar ĝi estas Revelacio, ĝi montras al ni tion, kio estis kaŝita. Kaj se ni malkovras tion, kio estis kovrita, tiam ni perdas la timon pri io ajn. Nekono estas patro kaj patrino de nescio, kaj ĉi tiu naskas timon.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.